tradukoj: be de en es fr hu it nl ru

suveren/o Z[1]

suverenoTEZ

JURPOL Tiu, kiu en regno havas la plej superan povon kaj sendependa potenco, dio en teokratio, la monarko en monarkio, la popolo en respubliko: la suvereno de Rusio; en demokratio, la popolo mem estas la suvereno.

suverena

Plejpotenca, sendependa kaj senkontrola: suverena decido; suverena ŝtato.

suverenecoTEZ

JURPOL Jure difinita sendependenco de regno aŭ persono en ĝiaj eksteraj rilatoj: la regna suvereneco estas preteksto por protekti la ŝtatajn krimojn.

tradukoj

anglaj

~o: sovereign; ~a: sovereign; ~eco: sovereignty.

belorusaj

~o: сувэрэн; ~a: сувэрэнны.

francaj

~o: souverain (subst.); ~a: souverain (adj.); ~eco: souveraineté.

germanaj

~o: Machthaber, Herrscher, Souverän, Landesherr; ~a: souverän.

hispanaj

~o: soberano; ~a: soberano, -a; ~eco: soberanía.

hungaraj

~o: legfőbb hatalom, népfelség, egyeduralkodó; ~a: szuverén, független.

italaj

~o: sovrano (sost.); ~a: sovrano (agg.); ~eco: sovranità.

nederlandaj

~o: soeverein; ~a: soeverein, almachtig, oppermachtig.

rusaj

~o: суверен, высшая власть; ~a: суверенный.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto

[^Revo] [suvere.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2012/06/04 00:10:11 ]