Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne
tuŝante la teron aŭ plankon:
multaj fruktoj pendas de la pirujo;
glavo pendis ĉe lia flanko;
la haroj pendis malsupren sur la ŝultrojZ;
lampo pendas de la plafono;
pentraĵo pendas sur la muroB;
orelpendaĵo;
liaj manoj pendis senforte sur la nigra vestoZ;
azeno kun elpendanta langoB;
(figure)
la aŭskultantaro kvazaŭ pendis je la lipoj
de l' oratoro (avide aŭskultis).
2.
Esti pendumita:
longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos
[2];
tajloro krimis, botisto pendas
[3].
3.
(figure)
Resti senmove super iu aŭ io;
ŝvebi:
super ni pendis la pura ĉieloB;
la luno pendis alte en la ĉieloB;
super la homamaso pendis polvo kaj tumulto;
en la aero pendis peza griza nebuloB;
roka plataĵo, kiu arkoforme pendas super la bordo de
RejnoZ;
(figure)
iliaj ĝemoj pendis en la venenita aero de l'
kajutoB;
(figure)
la akcipitro flugpendas super kolombo;
(figure)
pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia
patroZ;
(figure)
grava danĝero pendas super nia entrepreno
(minacas ĝin);
(figure)
ĝis tiam nia afero pendas en la aeroZ(estas tute necerta).
pendigi
1.
Fiksi ion ĉe unu ekstremo tiel, ke la alia ne tuŝu teron
aŭ plankon:
mi ne pendigis mian ĉapon sur la arbeto,
sed ĝi flugante pendiĝis sur la branĉojZ;
pendigi mantelon surZ, de, ĉe hoko.
2.
pendumi
(frazaĵo)
en dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu
[4];
(frazaĵo)
por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu
[5].
3.
krucumi
la princoj estas pendigitaj je siaj manoj
[6].
Ne memstare, sed influite de,
laŭ3:
la sonoj povas diferenci iomete, depende de
kia komputilo aŭdigas ilin
[8].
dependi
(ntr)
1.
Esti subigita sub ies volo aŭ povo:
la filo dependas de sia patro;
la sorto de homo dependas de Dio;
la afero ne dependas de mia voloZ;
la decido dependas de viB;
de ili dependas, ĉu la nova organizo estos kontentiga
aŭ ne.
obei,
submetita.
2.
Esti ligita kun io per mallarĝa rilato de konsekvenco:
ĉio ĉi dependas de la cirkonstancoj,
de la sekreteco,
rapideco,
de via gusto,
de l' kutimoZ,
de la vetero;
mia feliĉo dependas de tio, ĉu mi edziĝos al ŝi;
depende de tio, kiel (laŭ tio kiel)
li al mi respondos.
3.
Esti konsistiga parto de tuto:
tiu ĝardeno dependas de la bieno;
la aferoj, kiuj dependas de nia metio;
tiu vilaĝo ne dependas de nia distrikto.
aparteni.
Rim.:
Ĉi tiun sencon 3
mi opinias fremda al Esperanto.
[Sergio Pokrovskij]
elpendaĵo
Plato pendanta super butiko kaj
signanta la specon de komerco;
ŝildo1.b:
La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno
brilantaj literoj
[9];
la elpendaĵo, fleksita super la enirejo en la angulo
ĉe ambaŭ flankoj de la fasado, estis montranta
elefantan kapon
[10].
nedependa
1.
Ne dependanta:
lia agado subite ĉesis pro kialoj, de li nedependaj
[11];
mia nedependema naturo igis min ĉiam nekapabla por
la submetiĝoj, kiuj necesas por tiu, kiu volas kunvivadi kun
la homoj
[12].
Kvazaŭa sinonimo:
sendependa.
2.
a)
(p.p. okazoj)
Tiaj, ke la probablo de ilia
komunaĵo egalas al
la produto de iliaj probabloj:
se a kaj b estas okazoj
nedependaj kun nenula probablo,
la kondiĉa probablo de unu,
sciante, ke okazis la dua, egalas al la probablo de la unua
(simb. P(a|b) =
P(a)).
b)
(p.p. du hazardaj
variablojX kaj Y super la sama
probablospaco)
Tiaj, ke por ajnaj reeloj x kaj
y
la okazoj (X < x) kaj (Y <
y)
estas nedependaj 2.a:
se du variabloj estas nedependaj, la ekspekto de ilia
produto
egalas al la produto de iliaj respektivaj ekspektoj
(simb. E(X.Y) = E(X).E(Y)).
Rim.:
Troveblas „stokaste nedependa“ en
[13], probable kun la sencoj
2.a kaj
2.b.
Por la samaj sencoj troveblas „stokaste sendependa“
en [14].
(p.p. vektoroj)
Tiaj, ke lineara kombinaĵo
el ili estas nula, se kaj nur se ĉiuj ĝiaj
koeficientoj estas mem nulaj:
en polinom-ringo, konsiderata kiel
modulo super ĝia baza ringo,
la polinomoj Xi estas
nedependaj unuj de la aliaj.
libera. Rim.:
Pro oportuneco oni diras ankaŭ
„x dependas de y“,
„x estas dependa de
y“
anstataŭ „x kaj y
ne estas nedependaj“, kaj
„x ne dependas de
y“
anstataŭ
„x kaj y estas
nedependaj“.