tradukoj: be de en es fr he hu it nl pt ru sv

*ŝir/i

*ŝiri

(tr)
1.
Rompi ion, forte tirante: ŝiri fadenonB; ŝiri paperonB; ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos [1]; ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos [2]; spesmilo superflua poŝon ne ŝiras [3]; la akvoj ŝiras la bordojnB; (figure) neatendita morto ŝiris (rabis) lin el nia rondo; (figure) ni ŝiris (rompis) ĉiujn rilatojn kun ili; muslino ŝiriĝas facile.
2.
Malfacile tiri: sin ŝiri el la manoj de iuB; el mia buŝ' la panon ili ŝiras.
3.
(figure) Kaŭzi akran doloron: ŝiranta, korŝiranta krio.

deŝiri

(tr)
Ŝire depreni, disigi de tuto: deŝiri por si la florojn de la plezuroZ; deŝiri felon de bovoZ; (figure) mi ne povis deŝiri min, deŝiri miajn okulojn de tiu grandioza spektaklo.

disŝiri

(tr)
Disrompi, difekti per multaj ŝiroj: mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro [4]; la uragano disŝiradis la ĝardenon[5]. VD:taŭzi 1

elŝiri

(tr)
Ŝire eligi, elpreni: li elŝiris el ŝia mano la arĝentan pelvonZ; elŝiri al iu la okulojn; elŝiri iun el la manoj de iuB; elŝiri (elradikigi) la herbaĉojn el ĝardeno; mi elŝiros ilin el ilia landoZ; (figure) subita bruego elŝiris lin el liaj meditojB; (figure) elŝiri iun el la dormoZ; (figure) li elŝiriĝis el ŝiaj brakoj; (figure) terura krio elŝiriĝas el mil brustojB. VD:ekradikigi

forŝiri

(tr)
Perforte, rabe, ŝire preni de iu aŭ io: li forŝiris ĝin el miaj manoj kaj forkuris [6]; (figure) oni forŝiris homojn de ilia laboroB; (figure) la romianoj forŝiris de la kartaganoj la komercon de la Mediteraneo.

tradukoj

anglaj

~i: tear.

belorusaj

~i: рваць, зрываць, зьдзіраць; de~i: адарваць, садраць, сарваць; el~i: вырваць. sin ~i el: рвацца, вырывацца.

francaj

~i: arracher; de~i: détacher, cueillir; dis~i: déchirer en morceaux; el~i: arracher, extirper; for~i: emporter (arracher).

germanaj

~i: reißen, abreißen, zerreißen; el~i: ausreißen.

hebreaj

~i: לקרוע \קרע\, לתלוש \תלש\, לקטוף \קטף\.

hispanaj

~i: rasgar, desgarrar; de~i: arrancar.

hungaraj

~i: tép, szakít; de~i: letép, leszakít; dis~i: széttép, szétszakít; el~i: kitép, kiszakít; for~i: elszakít (vhonnan). sin ~i el: kitépi magát, kiszakítja magát.

italaj

~i: strappare, lacerare, cogliere (di fiori); de~i: strappare, staccare, cogliere (di fiori); dis~i: dilaniare, stracciare, squarciare, sbrindellare; el~i: divellere, sradicare; for~i: strappare (rubare, rapinare).

nederlandaj

~i: scheuren.

portugalaj

~i 1.: rasgar; ~i 2.: arancar.

rusaj

~i: рвать; de~i: оторвать, отрывать, сорвать (что-л. с чего-л.), срывать (что-л. с чего-л.); dis~i: разорвать, разрывать; el~i: вырвать; for~i: оторвать, отрывать. sin ~i el: рваться, вырываться, вырваться.

svedaj

~i 1.: riva itu, dra sönder; ~i 2.: slita; dis~i: riva sönder.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 25a, p. 259a
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 2a, p. 19a

[^Revo] [sxir.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2010/08/03 16:31:37 ]