Malsupren kreskanta parto de
vegetaĵo,
tute sen folioj, kaj servanta por fiksado
kaj nutrado de la tigo:
pivotradiko
(dika, vertikala, kun malmultaj branĉetoj).
beto,
tubero,
bulbo,
rizomo.
2.
Parto de organo, per kiu ĝi estas fiksita en alia:
radikoj de la dentoj, ungoj, haroj;
manradiko;
nazradiko.
3.
(figure)
Esenca fundamento, kerna principo:
detrui la malbonon ĉe ĝia radiko;
provi ekstermi ĝisfunde la radikojn de la milito.
kaŭzo,
ĝermo,
fonto.
4.
Primitiva vorto, de kiu oni derivas aliajn vortojn per
almetado de aliaj radikoj aŭ afiksoj:
nia U.V. enhavas 3 mil radikojnB;
en Esperanto, por formi vortojn kunmetitajn oni prenas
ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la
klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton
kune kun ĝia gramatika finaĵo, ekz-e skribtablo aŭ
skribotabloZ.
(figure)
Kiu koncernas la radikojn mem, do estas
profunda,
esenca,
kerna,
drasta,
radikala,
havas solidan bazon:
radika renverso;
radika ŝanĝo de metodo;
la kuraĝo de Stockard kaj Vilĉjo estis la algluiĝo al
profundradikaj principoj
[5];
multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi,
korekti kaj radike transformi
[6]
la unua ismo estas nur sentimenta, senbaza aspiro, dum la
dua, radike ligita al la laborista movado, anticipas la
epokon, kiam la proletara mondrevolucio estos faliginta la
landlimojn
[7].
(reelon
per entjero n)
Kalkuli ĝian radikon 6.c:
3√8 = 2(legu: ok radikigite per tri estas du, aŭ :
la tria radiko de ok estas du);
radikigo per n estas
potencigo per 1/n;
la radikigato
(t.e. la nombro, kiun oni radikigas; la kvanto sub la
radiksigno).
potencigi. Rim.:
Ŝajnas, ke la kialoj por preferi „potencigi“ al
„potenci“ aplikiĝas ankaŭ por la mala operacio.
Cetere „igi radiko“ estas pli klara metaforo ol „agi
radike“.
Ni do proponas „radikigi“, subtenate de la formo
„radikigo“ trovebla en
[9], dum
[10] kaj
[11] preferas
„radiki“.
radikaro
La tuto de la radikoj
de vegetaĵo:
fibreca radikaro
(kun multaj nedikaj branĉantaj radikoj);