tradukoj: be de en fr hu it nl pt ru

9ŝok/i [1]

9ŝokiTEZ

(tr)
Ĉagreni iun malplaĉante al li kaj kontraŭante lian komprenmanieron pri dececo kaj konveneco: tio ŝokas niajn kutimojn. VD:konsterni, skandali

ŝoko

1.
Ago ŝoki kaj ties rezulto.
2.
MED Stato de korpa ĝenerala malforteco pro difekto al la korpo (ekz. emoragio) aŭ pro ekstreme malagrabla sperto.
3.TEZ
MED Traŭmato, kiu povas esti ankaŭ intenca por terapeŭtikaj celoj: kora desfibrilado per elektra ŝoko [2], ŝokterapio

elektroŝokoTEZ

[3]
Terapia metodo por kuraci kelkajn mensajn malsanojn pere de la elektrizo de la encefalo.
Rim.:Por la tradukistoj: Nun, en la kuracista vortaro de kelkaj landoj, oni preferas uzi la esprimojn „elektrokonvulsio“ kaj „elektrokonvulsia terapio “, ĉar en la komuna imagaro la vorto „elektroŝoko“ estas sinonimo je torturo. Tamen, en aliaj landoj, okazas la malo. [A. Codazzi]

ŝoka

1.TEZ
Kiu ŝokas, kiu suprizas pro malkonveno: mi estas senpeka junulino, kaj mi ne rajtas respondi tiajn ŝokajn demandojn [4].
2.
MED Kiu rilatas traŭmaton aŭ staton de ŝoko.

tradukoj

anglaj

~i: shock; ~o: shock; ~a: shocking.

belorusaj

~i: шакаваць.

francaj

~i: choquer; ~o: choc; elektro~o: électrochoc; ~a: choquant. kora desfibrilado per elektra ŝoko: cardioversion (choc électrique); elektrokonvulsia terapio: électroconvulsions (désuet).

germanaj

~i: schockieren.

hungaraj

~i: sokkol.

italaj

~i: scioccare; ~o: choc, shock; elektro~o: elettrochoc, elettroshock; ~a: scioccante. kora desfibrilado per elektra ŝoko: cardioversione, defibrillazione (elettrica); ŝokterapio: terapia d'urto; elektrokonvulsia terapio: terapia elettroconvulsiva.

nederlandaj

~i: aanstoot geven, kwetsen, shockeren.

portugalaj

~i: chocar.

rusaj

~i: шокировать, коробить, покоробить, смущать, смутить.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Dictionnaire médical ésperanto-français
3. Dictionnaire médical ésperanto-français
4. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974

[^Revo] [sxok.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2011/06/24 19:10:16 ]