tradukoj: be de en es fr hu it nl pt ru

*ŝov/i [1]

*ŝoviTEZ

(tr)
1.
Puŝi ion glitigante ĝin sur supraĵo, sur kiu ĝi kuŝas, por antaŭenmeti, proksimigi, montri ĝin: ŝovi pakaĵon sur la plankoB; ŝovi la fenestron, la pordon; (figure) la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni kaj ŝovas nin antaŭenZ (akcelas, favoras, progresigas); katastrofa terŝoviĝo; ŝoviĝado (rampi) de limakoZ; alŝovi seĝon al iu; surŝovi kapuĉon sur la kaponZ; surŝovi la ĉapelon sur la vizaĝon; la pordokurtenoj disŝoviĝis; liaj mallarĝaj brovoj kunŝoviĝisZ; sin ien premŝovi.
2.
Milde, zorge, singarde aŭ kaŝe meti: ŝovi sian manon en potonZ, en la poŝonB; ne ŝovu la nazon en fremdan vazon [2]; kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas [3]; provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da monoK

deŝovi

(tr)
1.
Movi flanken je certa distanco ŝovante: Kial do vi deŝovas vian seĝon? Al ni estos pli bone sidi proksime unu de la alia. [4].
2.TEZ
TIP Komenci linion je kelka distanco de la marĝeno: deŝovi la unuan linion de alineo1 [5]. deŝovi enen, eksteren. VD:krommarĝeno

elŝovi

(tr)
1.
Ŝovante eligi ion el io: elŝovi la langonZ; birdeto elŝovas la kapeton el la nestoZ.
2.
(figure) Subite prezenti ion: elŝovi (meti) demandon; kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos (montros) [6]; miljaroj ne povis, minuto elŝovis [7]; tiaj personoj diras malveron kaj post unu refutita malĝustaĵo baldaŭ elŝovus dek aliajnZ.

enŝovi

(tr)
1.
Enigi ŝovante: enŝovi paperujon en sian poŝon; li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelonZ.
2.
Delikate aŭ kaŝe meti: enŝovi la kapon en kusenonB; estas necese enŝovi (enkonduki) en nian propagandon praktikan spiriton; ŝi reenŝoviĝis (reglitis, reenprofundiĝis) en sian melankolion; li enŝoviĝis (enŝteliĝis) en la ĉambron.

forŝovi

(tr)
Forigi ŝovante: ne forŝovu la antikvajn limojn, kiujn faris viaj patrojZ; (figure) kiu okazon forŝovas (rifuzas, ne profitas, preterlasas), ĝin jam ne retrovas [8]; la kurteno forŝovetiĝisZ.

kunŝovi

(tr)
1.
Interproksigi ŝovante: la mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kun ŝoviĝis [9].
2.
TIP Iom proksimigi apudajn literojn por ke la interliteraj distancoj aspektu pli egalaj: pro kunŝovado VAVAVA povas bezoni malpli da spaco ol VVVAAA [10].

preterŝoviĝi, traŝoviĝi

Delikate pasi preter, tra io: ili ne atentis la virinon, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ iliZ; ĉi tiuj bildoj preterŝoviĝis antaŭ ŝia animoZ; malnovaj historioj traŝoviĝis al ŝi tra la menso kiel rapidemaj bildoj de magia lanternoZ.
Rim.: ŝovi montras ĝenerale agon mildan, moderan, delikatan, zorgan, singardan aŭ kaŝan, dum puŝi montras prefere agon malmoderan, maldelikatan, perfortan: ni enŝoviĝis iom post iom en la amason kaj atingis nerimarkite ĝis la unuaj vicoj. Kp: ni trapuŝis nin tra la amaso kaj rapide forkuris.

subŝovi

Kaŝe ŝovi; havigi tiel, ke iu aŭ iuj ne rimarkas: li kredigadis, ke al li oni subŝovis kartoĉojn kun duone elŝutita pulvo [11].

tradukoj

anglaj

~i: shove; de~i 2.: indent; kun~i 2.: kern.

belorusaj

~i: сунуць, ссоўваць, соваць, пхаць, рухаць; el~i: высоўваць, выцягваць; en~i: усоўваць, засоўваць; for~i: адсоўваць, адсунуць; preter~iĝi, : прасунуцца.

francaj

~i: glisser (tr.), faire glisser; de~i 1.: éloigner (en glissant); de~i 2.: indenter; el~i: étendre (hors de), tirer (qqch de qqch); en~i: glisser (dans); for~i: écarter (repousser), repousser; kun~i: rapprocher, resserrer; preter~iĝi, : se glisser; sub~i : refiler.

germanaj

~i: schieben, rücken; de~i 1.: wegschieben, wegrücken; de~i 2.: einrücken; el~i 1.: herausschieben, herausstrecken; el~i: zücken; en~i: hineinschieben, eindrücken; for~i: verschieben, verrücken; kun~i 2.: zusammenschieben, zusammenrücken; preter~iĝi, : dazwischenschieben, hindurchschieben.

hispanaj

~i: deslizar.

hungaraj

~i 1.: tol, csúsztat, dug; ~i: tol, csúsztat, dug; de~i 1.: eltol, félretol; de~i 2.: behúz (sort); el~i 1.: kitol, kidug, kicsúsztat; en~i: betol, becsúsztat, bedug; for~i: eltol, elodáz; kun~i 1.: összetol, összecsúsztat, összedug; kun~i 2.: sűrít (karaktereket) ; preter~iĝi, : elsiklik, elsuhan, átsiklik, átsuhan.

italaj

~i 1.: far scivolare (spingere), spingere (facendo strisciare), sospingere (facendo strisciare), strisciare (muovere sfregando); ~i 2.: far scivolare (mettere), mettere in mezzo, intromettere, mettere (intromettere), ficcare; de~i 1.: scostare (con strisciamento); de~i 2.: far rientrare (tip.), impostare il capoverso; el~i 1.: sporgere; el~i: porgere (tirar fuori); en~i: introdurre (insinuare), insinuare (mettere), intrufolare, immettere, ficcare, cacciare (mettere dentro); for~i: scansare (spingere a lato); preter~iĝi, : scorrere (passare delicatamente), scivolare (passare delicatamente). ter~iĝo: smottamento; el~i la langon: mostrare la lingua.

nederlandaj

~i: schuiven; el~i 1.: uitsteken; en~i: instoppen; for~i: opzij schuiven; preter~iĝi, : doorschuiven.

portugalaj

~i 1.: empurrar; ~i: enfiar.

rusaj

~i 1.: сдвигать, сдвинуть; ~i: совать, сунуть; de~i 1.: отодвинуть; de~i 2.: отступить (в красной строке); el~i: высовывать, высунуть, выдвигать, выдвинуть; en~i: всовывать, всунуть, вдвигать, вдвинуть; kun~i 1.: сдвинуть; kun~i 2.: подрезать (литеры), делать кернинг; preter~iĝi, : просунуться, продвинуться.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4:12.
5. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 1117.
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
10. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 1118.
11. A. Grin, trad. J. Finkel: La vojo nenien, 2008

[^Revo] [sxov.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2011/09/12 11:10:08 ]