tradukoj:
be cs de en es fr hu la nl pl pt ro ru tp tr
*ramp/i
*rampi
(ntr)
- 1.
-
Antaŭeniri, trenante sin sur la ventro:
rampas serpento, limakoj vermo, raŭpo;
ili devis rampi sur la manoj kaj piedojZ;
la tigro alproksimiĝis rampante.
gliti,
ŝoviĝi.
- 2.
-
Pene, malfacile kaj malrapide antaŭeniri:
li devis rampi trans grandajn blokojn da ŝtonoZ;
li grimpis sur la arbon kaj rampis tra la truo
malsuprenZ;
neaŭdeble elrampi (sin malrapide elŝovi) el la
litoZ;
glitveturilo kaj du homoj rampis sur la ebenaĵo;
li perdas la vojon kaj tute ne povas elrampi el la
arbaroZ;
se ĉiu volas krei novajn sistemojn, ni neniam elrampos el la
sfero de projektojZ;
la tempo iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel
vermoB.
- 3.
-
Pene kaj malfacile supreniri:
ŝi rampis sur la arbonZ;
rampi sur krutan rokon, sur altan muron;
la vojo rampas sur la senarbaj suproj;
li suprenrampis la veturilonB
grimpi.
- 4.
-
Sin etendi sur iun supraĵon:
sur la muro rampis sovaĝaj vinberujojB;
rampaj kreskaĵojZ;
la ruĝaj briloj de l' fajro rampis sur la
plafonoB.
- 5.
- (figure)
Malnoble sin humiligi:
rampi antaŭ la potenculoj;
ne ĉiam ŝiaj pensoj rampis tiel malalteZ;
genuojn homoj fleksas nur tiam, se la rampado profiton
donasZ
rampuloj
-
Klaso de vertebruloj
(Reptilia), kun ŝanĝiĝanta
korpotemperaturo, kovritaj de kornecaj skvamoj.
reptilioj
[^Revo]
[ramp.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2006/09/06 15:15:43 ]