tradukoj: be bg de en es fr hu it nl pt ru sv

*ŝtel/i

*ŝteli

(tr)
Kaŝe forkapti kaj proprigi al si posedaĵon de aliulo: groŝon ŝtelis, ho ŝtelisto, milojn ŝtelis, financisto [1]; unu al alia ŝtelis la butonojn de la vestojZ; li ŝtelas de najbaro por doni al altaro [2]; vi ŝtelis al mi mian filon el la brakojZ; (figure) vi ŝtelis de mi karan horonZ. VD:preni, rabi.

ŝtelo

Ago ŝteli: faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon [3].

ŝtele

1.
Per ŝtelo: ŝtele proprigi ion al si;
2.
Kaŝe kaj sekrete, kvazaŭ ŝtelisto: ŝi ŝtele forkondukis lin el la domoZ; ŝtele enŝoviĝi kaj embuski; ŝtelmove eliriZ.

ŝtelaĵo

Io ŝtelita: ŝtelaĵokaŝisto estas mem ŝtelistoZ.

ŝtelisto

Homo, kiu serĉas vivrimedojn en ŝtelado: ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas [4].

ŝtelumi

(ntr)
(malofte)
=ŝteliri

elŝteliĝi

Nerimarkite eliri: senbrue li elŝteliĝis el la salono.

enŝteliĝi

Nerimarkite enŝoviĝi: perfidulo enŝteliĝis en niajn vicojn; (figure) en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombroZ; (figure) kun printempo enŝteliĝas nova espero en la korojn.

priŝteli

(tr)
Senigi iun aŭ ion de io per ŝtelo: oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon [5]; strataj buboj priŝtelis la budon.

tradukoj

anglaj

~i: steal; ~o: theft; ~aĵo: loot, plunder, stolen goods; ~isto: thief; pri~i: steal from someone.

belorusaj

~i: красьці, украсьці, выкрасьці, сьцягнуць; ~o: крадзёж, зладзейства; ~e 1.: па-зладзейску; ~e 2.: крадком, крадучыся, употай, употайкі, цішком; ~aĵo: крадзенае; ~isto: злодзей; ~umi: красьціся, падкрадацца; en~iĝi: украсьціся, закрасьціся, уцерціся; pri~i: абрабаваць, абкрасьці.

bulgaraj

~i: крада, открадвам; ~isto: крадец.

francaj

~i: voler , dérober; ~o: vol ; ~e 2.: furtivement, à la dérobée; ~isto: voleur; el~iĝi: s'éclipser ; en~iĝi: se glisser ; pri~i: dévaliser, dépouiller . ~aĵokaŝisto: receleur.

germanaj

~i: stehlen; ~o: Diebstahl; ~aĵo: Diebesgut; ~isto: Dieb; en~iĝi: sich einschleichen.

hispanaj

~i: robar, hurtar; ~isto: ladrón, ratero.

hungaraj

~i: lop; ~o: lopás; ~e 1.: lopással; ~e 2.: lopva; ~aĵo: lopott holmi; ~isto: tolvaj; ~umi: lopakodik; el~iĝi: kilopakodik; en~iĝi: belopakodik; pri~i: meglop. ~aĵokaŝisto: orgazda.

italaj

~i: rubare, sottrarre (rubare); ~o: furto, sottrazione (furto); ~e 2.: furtivamente; ~aĵo: refurtiva, maltolto; ~isto: ladro; ~umi: sgattaiolare, muoversi furtivamente; el~iĝi: sgattaiolare fuori, uscire furtivamente, squagliarsi (uscire senza essere visto); en~iĝi: infiltrarsi, entrare furtivamente, sgattaiolare dentro, penetrare (entrare furtivamente), intrufolarsi; pri~i: derubare, svaligiare.

nederlandaj

~i: stelen, pikken, jatten; ~o: diefstal; ~e 1.: steels; ~e 2.: heimelijk; ~aĵo: buit; ~isto: dief; ~umi: sluipen; el~iĝi: wegsluipen; en~iĝi: binnensluipen; pri~i: bestelen. ~aĵokaŝisto: heler.

portugalaj

~i: furtar, roubar; ~o: furto, roubo; ~isto: ladrão.

rusaj

~i: воровать, красть, украсть, похищать, похитить; ~o: кража; ~e 1.: воровски; ~e 2.: крадучись, украдкой; ~aĵo: краденое; ~isto: вор; ~umi: красться, подкрасться, подкрадываться ; en~iĝi: вкрасться; pri~i: обокрасть.

svedaj

~i: stjäla; ~o: stöld; ~e 2.: i smyg; ~aĵo: stöldgods; ~isto: tjuv; ~umi: smyga.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [sxtel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2009/04/18 16:30:18 ]