tradukoj: de el en es fr hu it nl pt ru

*ŝuld/i [1]

*ŝuldi

(tr)
1.
EKON Devi laŭleĝe pagi iun sumon: vi ŝuldas al mi mil frankojn; riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu [2].
2.
Havi moralan devon esti danka al iu pro ia servo; danki4: mi ŝuldas al vi grandan dankon; mi ŝuldas al tiu artikolo mian konvertonB; al lia senlaca laborado ni ŝuldas la tutan kongreson kaj la ĝojojn, kiujn ĝi alportis al niZ; la lando ŝuldas sian prosperon al la terkulturo.
3.
Devi fari ion pro morala devo: ni ŝuldas al la anoj klarigojn pri nia sinteno.

ŝuldo

EKON Tio, kion oni ŝuldas:
1.
droni en la ŝuldojB; sidi en ŝuldoj ĝis super la ŝultrojZ.
2.
tio estas por mi sankta dankŝuldo.
3.
al vi obei estas mia ŝuldoZ (devo); la filo, laŭ la ŝuldo de infano, funebri devas kelkan temponZ; amo kaj ŝuldo ordonas ĝin al niZ; miaj ŝuldoj de mastrino min vokasK.

ŝuldanto

EKON Tiu, kiu ŝuldas iun sumon al aliulo: pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto [3] tufo.

ŝuldato

(evitinde) =kreditoro
Rim.: Ĉi tiun sencon mi opinias erara kaj misgramatika: ĉe la verbo ŝuldi oni ne konfuzas la dativan komplementon (al kiu oni ŝuldas) kun la objekto (kion oni ŝuldas). Tial ŝuldato povas esti nur pruntita persono (eventuale sklavo aŭ dungito kiun ties mastro aŭ dunganto pruntedonis al iu alia). La vorto aperis en PV; la PIV-oj (tute prave) ĝin forigis. [Sergio Pokrovskij]

ŝuldigi

(tr)
Fari al iu servon, kiu morale devigas lin al dankemo: tion farante, vi min ŝuldigas senfine [4].

ŝuldiĝi

Sin devigi; akcepti aŭ ricevi ian devon: tiele vi plenumos la ŝuldiĝon de via ĵuroZ.

senŝuldigi, malŝuldigi

(tr)
Liberigi iun je tio, kion li ŝuldas: malŝuldigi al iu lian ŝuldonZ.

ŝuldatecoZ

(evitinde) (malofte)
Stato de tiu, al kiu aliulo ŝuldas dankemon, konsiderata rilate al la ŝuldanto.
Rim.: Kvankam la vorto efektive estas Zamenhofa ― mi trovis ĝian uzon en „Paroli pri serioza korespondado aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldateco kaj tiel plu en tiu ĉi ― ha, ha, ha! vi scias, kion mi volas diri ― pri tio ĉi paroli estus kompreneble malsaĝeco“ [5] ― tamen ankaŭ ĝi estas malakceptebla (en la ĉi-supre difinita signifo) pro la sama motivo, kiel en la Rimarko ĉe „ŝuldato“. Cetere, la interpreto donita en la difino ne estas la sola ebla en la koncerna teksto ― kaj aliajn uzojn de tiu vorto mi ne konas. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~i: owe.

francaj

~i: devoir (de l'argent); ~o: dette; ~anto: débiteur; ~igi: obliger (qqun, lui créer une dette); ~iĝi: s'endetter, s'obliger (se créer une obligation); sen~igi, : acquitter (d'une dette).

germanaj

~i: schulden; ~o 1.: Schuld; ~o: Schuld; ~anto: Schuldner; sen~igi, : entschulden.

grekaj

~i: οφείλω; ~o: χρέος; ~anto: οφειλέτης; ~ato: δανειστής.

hispanaj

~i: deber; ~o: deuda.

hungaraj

~i 1.: tartozik; ~i 2.: köszönhet (vkinek vmit); ~i 3.: tartozik (pl. hálával) ; ~o 1.: adósság, tartozás; ~o 2.: tartozás; ~o 3.: kötelezettség; ~anto: adós; ~ato: hitelező; ~igi: lekötelez; ~iĝi: lekötelezi magát; sen~igi, : elenged (adósságot).

italaj

~i 1.: essere debitore; ~i 2.: dovere (essere moralmente debitore); ~i 3.: dovere (moralmente); ~o 1.: debito; ~o 2.: riconoscenza; ~o 3.: dovere (obbligo), obbligo (dovere); ~anto: debitore; ~ato: creditore; ~igi: vincolare; ~iĝi: vincolarsi, indebitarsi; sen~igi, : svincolare.

nederlandaj

~i: iets schuldig zijn; ~o: schuld; ~anto: schuldenaar; ~ato: schuldeiser; ~igi: aan zich verplichten; ~iĝi: zich verplichten tot; sen~igi, : een schuld kwijtschelden; ~ateco: schuld.

portugalaj

~i: dever; ~o: dívida; ~anto: devedor; ~ato: credor; sen~igi, : perdoar (uma dívida).

rusaj

~i: быть должным (кому-л. деньги), задолжать (кому-л.); ~o: долг (денежный); ~anto: должник; ~igi: обязать (благодарностью); sen~igi, : отпустить долг.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Millidge
5. C. Dickens, trad. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891

[^Revo] [sxuld.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2009/12/11 17:30:19 ]