tradukoj: be ca de fr hu nl pl ru

*tiom

*tiomTEZ

Montra adverba tabelvorto:
1.
signifanta „tiu kvanto, tiu nombro“: ili prenis sur sin malfacilan taskon ĝuste, kiam ekzistis tiom da malhelpojZ; mi ne pensis, ke tiom da homoj pereis; la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofteZ; tiom pli boneZ; tiom multe da laboroj kaj suferojZ; tiom (tiom multaj) estis la jaroj de la vivo de SaraZ; tiom malfeliĉojZ; tio estas tiom pli grava, ĉar li estas konata de ĉiuj; tiom pli bone por niZ.
2.
indikanta intenson aŭ gradon ĉe adjektivo, adverbo aŭ verbo: la esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti [1]; estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon [2]; tiom same malbone kiel longedaŭran kuntuŝiĝadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaŭ la konstantan foreston de tiu ĉi lasta [3]. Lemuel tiom impresis la servistaron, kiel viro multe supera al ordinaraj kolportistoj, ke ili ne volis trakti lin kiel tian kaj lasi lin okupi rapide preparitan sternaĵon en la servistejo [4]; estis tiom da homoj en la salono, ke ni apenaŭ povis moviĝi; li drinkis tiom, ke li ebriiĝis.
3.
montranta korelativecon: verŝu al mi tiom da akvo, kiom da vino; la patro donis al ni tiom da piroj, kiom da pomoj; mi havas tiom da libroj, kiom (aŭ: kiel) vi; Konfuceismo estas ne tiom religio, kiom filozofio; li havas tiom da kapablo, kiel miZ; helpu al li tiom, kiom vi povos; lasu lin demandi tiom, kiom li dezirasZ; mi povas diri almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdisZ; mi prenas kiel atestantojn nin ĉiujn tiom, kiom vi estasZ; kiom da kapoj, tiom da opinioj [5]; ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncistoZ.
VD:kiom, tiel.

tioma

1.
Montra adjektivo indikanta numeron (kioma? ‐ tioma): ĉiun fojon li verdiktis: Ĉapitro tioma estas nepublikigebla... [6].
2.
Estanta en tia kvanto aŭ je tia grado (ke ...): la homo transformas la medion, adaptas ĝin al si kaj sekve okazas, ke la transformiĝo atingas tioman gradon, ke la vivkondiĉoj, la produktaj fortoj fariĝas tute malsamaj [7].

tradukoj

belorusaj

~: столькі, настолькі.

francaj

~: autant (de), tant (de).

germanaj

~: so viel.

hungaraj

~: annyi, annyit, annyira; ~a 2.: olyan sok, olyan mérvű.

katalunaj

~: tant, tan; ~a: tan, (un) tal.

nederlandaj

~: zoveel.

polaj

~ 1.: tyle; ~ 2.: tyle, tylu; ~ 3.: tyle; ~a 2.: tak wiele, tak wielu, tak liczni, tak liczne.

rusaj

~ 1.: столько, настолько; ~ 2.: столь, настолько, так; ~ 3.: столько; ~: столько, настолько; ~a 1.: номер такой-то, энный; ~a 2.: такой большой, столь многочисленный.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
2. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
3. E. Fuchs, tr. Zamenhof: Kronika katara konjunktivito, FK
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6a
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 13a
7. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti

[^Revo] [tiom.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2011/12/06 10:10:16 ]