tradukoj: be de fr he hu nl ru tr

*kiom

*kiom

1.
Demanda adverbo pri kvanto, nombro, mezuro: kiom estas la duoblo de 6? kiom da lingvoj vi parolas?; kiom vi aĝas?; kiom estas la jaroj de via vivo? [1]; kiom estas la tempo? (= kioma horo estas?); kiom estas la rapideco de sono en la aero? [2]; kiom mi ŝuldas?; kiom estas la prezo?; po kiom vi vendas?; „Kaj kiom estas la pago?“ ― „Estas po 4 pundoj semajne.“ [3]; „Kaj kiom estas la restaĵo?“ ― „Sepcent kvardek mil pundoj.“ [4]; kiom estas la daŭro de la studoj por bakalaŭriĝo kaj magistriĝo ĉe vi? [5].
2.
Ekkria adverbo, esprmanta miron pri kvanto aŭ mezuro, intenso aŭ grado: kiom ofte ni kune promenis!; kiom ofte li tion diris!; kiom da soldatoj tie ĉi pereis!; kiom multe vi suferis!Z; kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj!Z; kiom multe vi donus por tio, se vi povus vidiZ.
3.
Nerekte demanda konjunkcio, kun la samaj signifoj: diru al li, kiom da gastoj venos; mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili pretigisZ; temperaturaj sensiloj diras al la komandilo kiom estas la temperaturo en la ĉambro [6]; mi volus scii, kiom estas vera via humilecoB; la malgranda faritaĵo malaperas ĉe la rigardo, kiom fari restasZ.
4.
Relativa konjunkcio, signifanta „(tiel granda nombro, kvanto, intenso aŭ grado,) kiel“: kiom da kapoj, tiom da ĉapojZ; kiom da homoj, tiom da gustoj [7]; mi havas tiom da mono, kiom vi; mi prenas kiel atestantojn vin ĉiujn, tiom kiom vi estasZ; ĉiuj donas al mi prunte (tiom), kiom mi volasZ; tiom malproksime, kiom iras la rigardo; kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝiZ.
5.
Relativa konjunkcio, signifanta „laŭ la mezuro, laŭ kiu...“: kiom mi vidas, vi havas nur unu filon; la apero, kiom mi komprenas, al nia land' malbonon antaŭdirasZ; mi estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi!Z ĝi estas pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensiZ; la azeno jam ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batosZ; kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni ne povis kompreniZ; la lingvo Esperanto malgraŭ sia absoluta reguleco kaj facileco penis, kiom nur eble, konservi la neŝanĝitan formon de la vortojZ.
VD:tiom, kiel
Rim.: La ĉefa senco de kiel estas maniero, tiu de kiom estas mezuro. Ambaŭ povas rilati al grado: kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos [8]; fi, kiel abomene! [9]. La uzado de kiel estas pli ofta en la verkoj de Zamenhof kaj en la buŝa lingvo; dum en la pli nuancoriĉa stilo literatura kiom estas pli logika kaj pli klara, ĉar ebligas eviti konfuzon inter grado kaj maniero: kiel inĝeniero li estas samtiom inĝenia, kiom stulta li estas kiel politikisto; sian patrinon li amis tiom same kiom sian edzinon, sed li amis la patrinon ja ne tiel, kiel oni amas la edzinon.

kioma

Adjektivo, demandanta pri vicmontra numeralo (numero), rango: kioma horo nun estas?Z; sur kioma etaĝo li loĝas?; sur kioma paĝo troviĝas tiu vorto?; kaj li rememoris (kioman fojon en ĉi tiu jaro!) la maljustaĵojn, kiujn kaŭzis al li la pastroj [10]; „Kioma li venis?“ ― „Li venis nur tria (do, li prenis la trian lokon)“; „Kiomajn ĉambrojn vi elektas?“ ― „La naŭan, dekan kaj dudekan.“

kiomo

=Kvanto „Ĉu vi jam havas planon pri la feriado?“ ― „Kiucele? Pri la kieno decidos la edzino, pri la kiamo ― la ĉefo, kaj pri la kiomo ― la monujo.“ [11].

tradukoj

belorusaj

~: колькі, наколькі; ~a: які (па ліку, парадку), каторы (па ліку, парадку).

francaj

~: combien, que, (en) quelle quantité, dans la quantité que, (à) quel point, à ce que, autant que; ~a: quel, le combientième, le quantième. ~ ajn: combien que, à quelque point que, en quelque quantité que.

germanaj

~ 1.: wieviel, wieviele; ~ 2.: wieviel, wieviele; ~ 3.: wieviel, wieviele; ~ 4.: so viel, so viele; ~ 5.: so viel; ~a: wieviel, wievielte.

hebreaj

~ 5.: כמה; ~: ככל; ~a: איזה (מספר).

hungaraj

~ 1.: mennyi, mennyit; ~ 2.: mennyi, mennyit; ~ 3.: mennyi, mennyit; ~ 4.: amennyi, amennyit; ~ 5.: amennyire, amilyen mértékben; ~a: hányadik.

nederlandaj

~ 1.: hoeveel; ~ 2.: hoeveel; ~ 3.: hoeveel; ~ 4.: zoveel; ~ 5.: zoveel; ~a: hoeveelste.

rusaj

~ 1.: сколько; ~ 2.: сколько, как, как много; ~ 3.: сколько, как много; ~ 4.: сколько; ~ 5.: сколько, насколько; ~a: который (по счёту, по порядку); ~o: количество.

turkaj

~: ne kadar; ~o: nicelik.

fontoj

1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 10a
2. Kio estas la scienca metodo?, Inter ni, n-ro 215, marto 2004
3. A. Conan Doyle, tr. Darold Booton: La ligo de la ruĝkapuloj
4. A. Conan Doyle, tr. William Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, Jekaterinburg: Sezonoj, 1998.
5. Bulteno de la Albana esperanto-instituto, n-ro 57. Feb. 2005
6. Politika inĝenierado
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:17
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §26.
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 13a.
11. La Ondo de Esperanto, 2000. N-ro 4

[^Revo] [kiom.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2010/12/22 15:37:09 ]