tradukoj: be de fr nl pl ru vo

*tiel

*tiel

Tiamaniere, tiagrade: tiel vi kontentigos ĉiujn; se estas tielZ; estu tiel afabla kaj sciigu min; ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrueZ.
a)
Tiamaniere, tiagrade (referencante al tiasenca subfrazo): li estas tiel forta, kiel viZ; mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi memZ; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personojZ; elparolu tiel, kiel mi montris al viZ; vi agu tiel kiel vi decidosZ; la kreado de vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnasZ; timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel timi, ke la poŝto minacas neniigi la buŝajn interparoladojnZ; tiel same kiel mi en la nuna momenta ne estas ia naciano, tiel same mi ankaŭ sentas ke mi estas nur homoZ; kiel oni sternas, tiel oni dormas [1]; kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas [2]; kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalem, tiel ni ĉiujare kunvenasZ; kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke Esperanto estos enkondukita en komunan uzonZ; tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societojZ; Kalifornio estas tre riĉa lando kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa; mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoroZ; la suno estis tiel terure arda, kvazaŭ la tero tro proksimiĝis al ĝi.
b)
Tiamaniere, tiagrade (referencante al konsekvenco esprimata en subfrazo): la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidiZ; mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel, ke la tuta lingvo konsistas sole nur el senŝanĝaj vortojZ; la provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke ĉiu el ili mortis tuj post la naskiĝoZ; se vi ne akirus la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon...Z; nur se homo vin tiel ekamus, ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino...Z. SIN:kiel 4, tiom.

tiele

(emfaze)
=tiel

tiela

(emfaze)
=tia

tradukoj

belorusaj

~: так, такім чынам; ~e: так; ~a: такі.

francaj

~: ainsi; ~e: de telle manière (que); ~a: tel, telle.

germanaj

~: so, auf diese Weise.

nederlandaj

~: zo, op die manier; ~e: op zodanige wijze; ~a: zodanig.

polaj

~: tak, w taki sposób, w ten sposób; ~e: tak, w taki sposób, w ten sposób; ~a: taki.

rusaj

~: так; ~e: так; ~a: такой, таковой, эдакий.

volapukaj

~: so.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [tiel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2008/12/19 17:30:38 ]