tradukoj: de fr hu nl pt ru vo

*tra

I.

*tra

Prepozicio montranta:
1.
Lokon, en kiu iu movo komenciĝas ĉe unu ekstremo kaj atingas la alian: du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo [1]; malrapide ambaŭ iris tra la longa malplena stratoZ; vojaĝi ŝipe tra la Rejno de Majenco ĝis Kolonjo; li vagas tra senvojaj sablaj dezertojZ; tra la ventego la voĉo ne aŭdiĝasZ. VD:laŭ 1
2.
Lokon, en kiu pasas iu movo, kiu komenciĝis antaŭ ĝi kaj daŭras pluen: tra la fenestro [...] la vaporo iras sur la korton [2]; pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro [3]; tra unu orelo eniras, tra la dua eliras [4]; mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo [5]; se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, en ĉia okazo la vojo al tiu ellaborota lingvo nepre devas konduki tra EsperantoZ; la suno brilis sur lin tra inter la branĉojZ.
Rim.: Kiam la kunteksto ne montras sufiĉe klare, ke la movo daŭras pli malproksimen ol la koncernata objekto, oni povas uzi la akuzativon: la stana soldato falis tra fendon [6]; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio [7]. Zamenhof en [8] asertas, ke la uzo de akuzativo post tra obeas la samajn regulojn, kiel post ĉiu alia prepozicio, sed samtempe li agnoskas, ke la senca diferenco estas kutime tre malgranda. Ŝajnas tamen, ke la regulo por tra estas iom alia: ja akuzativo uzata kun prepozicio P ordinare signifas „al loko situanta P...“, do pli-malpli „al P...“, dum por prepozicio tra ĝi signifas „al iu loko (ajna), P...“, alidire la trairata kaj la celata lokoj ne kongruas.
3.
Tempon, dum kiu daŭras iu ago, ekde ĝia komenciĝo: la koko krias tra la tuta noktoZ; vin mi petas, volu resti tra kelka tempo en palaco miaZ; la alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstarisZ. SIN:dum
II.
Vortero kun la senco 2.

trae

De unu flanko ĝis alia: tranĉi homon trae per unu frapo de glavo.

traigi

Fari, ke io iru trae de io: traigi iun per glavo; (figure) bonhumoro traiĝas la tutan kurson.
III.
Prefikso signifanta:
1.
De komenca ĝis fina loko: trahaki, trairi, trakuri, tralasi, trapasi, tratranĉi, traveturi; traflugis anĝelo preter la oreloZ; tralegi libronZ (legi de la unua ĝis la lasta paĝo kun pli malpli da atento); atentan tralegon de tiu libro mi rekomendas al ĉiujZ; distrite, pedante trarigardi muzeon.
2.
De komenca ĝis fina momento: ili tradormis tie la noktonZ; trababili la lecionhoron; tradanci la nokton; tranokti en iu loko; tralabori la tagon; ĉiu tago estis vane trasonĝitaZ (pasigita sonĝante); travintriZ; vivon travivi estas art' malfacila [9]; trasurporti mizeron kaj suferojnZ.
3.
De komenca ĝis fina grado de plenumo; komplete, tutplene: trabruli (tutbruli); li tradandis (fordandis) en la vojo la mononZ; tradiboĉi (fordiboĉi) ĉion ĝis la lasta ĉemizoZ; mi estas trafrostita (tutfrostita); tiun libron oni devas tralerniZ (finlerni); jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝosZ (formanĝos). SIN:el II, 2.
Rim.: Ĉar laŭ tiu lasta signifo la pref. tra estas ofte dubasenca, oni uzu prefere la pli taŭgajn vorterojn fin, for, tut.

tradukoj

francaj

~: à travers; ~e: de part en part; ~igi: traverser; tra III: parcourir (préfixe p. ex. kuri courir, trakuri parcourir en courant).

germanaj

~: durch.

hungaraj

~ 1.: át; ~ 2.: keresztül; ~ 3.: át , keresztül , alatt; ~e: keresztül; ~igi: átvezet (vmin keresztül), átvisz (vmin keresztül); tra 2.: át-, keresztül-. ~haki: átvág; ~iri: átmegy (vmin keresztül); ~nokti: éjszakázik, meghál éjszakára; ~vintri: áttelel; ~vivi: átél, megél; ~bruli: leég; ~diboĉi: elmulat; ~frostita: átfagyva.

nederlandaj

~ 1.: door; ~ 2.: door, doorheen, via; ~ 3.: gedurende, doorheen, tijdens.

portugalaj

~ 1.: através de.

rusaj

~ 1.: сквозь, через; ~ 2.: сквозь, через; ~ 3.: в течение; ~e: насквозь; ~igi: провести (что-л. сквозь что-л.), продеть, пронзить. ~haki: прорубить; ~iri: пройти (насквозь, через); ~nokti: переночевать; ~labori: проработать (какое-то время); ~vintri: перезимовать; ~vivi: прожить; ~bruli: прожечь; ~diboĉi: пропить; ~frostita: промёрзший.

volapukaj

~: da.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
7. La Nova Testamento, S. Mateo 19:24
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [tra.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2007/12/26 17:30:39 ]