tradukoj: de en fr he pl pt ru vo

*el[1]

I.

*el

Prepozicio montranta:
1.
La limigitan spacon aŭ la objekton, de kies interno io sin movas eksteren: mia patrino forpelis min el la domo [2]; eliri el la urbo; flago pendis el la fenestro; depost lia reveno el HispanujoZ; vi prenos edzinon por mia filo el tie [3]; atakoj de la nomadoj el la dezertoZ; ni bezonas krudaĵojn el eksterlando; inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo [4]; ne gutas mielo el la ĉielo[5]; li ŝtelis juvelojn el la trezorejo; tiri el kesto; ĉerpi el puto; trinki el glaso; voĉlegi el malnova libroZ; forstreki el teksto; (figure) per tio li estis iom skuita el siaj revojZ; letero sendita el tre malproksime; l' animo via brilas el l' okulojZ; la lipoj ridetadis el (kontrastante kun) la nigra barboZ; la steloj eklumis el la klara etero [6]; el sub la kanapo la muso kuris sub la liton [7]; elirigi iun el sub la jugo [8]; belaj rakontoj el trans la montoj [9]; eliris fajro el antaŭ la Eternulo [10]; Jehoŝeba forkondukis lin el inter la filoj de la reĝo [11]; la Eternulo parolis el meze de la fajro [12].
2.
La antaŭan staton de io, kio ŝanĝiĝis kaj aliiĝis: ĉiuj fariĝis el polvo kaj refariĝos polvo [13]; ili forĝos el siaj glavoj plugilojn [14]; veki el dormo; tiri, eliri el embaraso; eksiĝi el la servo; levi sin el mizera situacio; ŝiri el iluzio; el la neceseco oni devas fari virton [15]; sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejonZ; kio fariĝis el vi? VD:de, al en, en ...-n
3.
La abstraktan originon, la kaŭzon de sento aŭ ideo, la bazon de rezono: rakonto el la Biblio; vortoj el la Fundamento; monumento el la antikva tempo; sciiĝi el la gazetaro; mi ne scias el kia kaŭzo...Z; tio fariĝis el (pro) simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝecoZ; fari ion el (pro) simpla kapricoZ; krii el la tuta gorĝo[16]; ami, bedaŭri el tuta koro; ni el tio vidas, konkludas, ke; el tiu reformo rezultis, ke; el la dirita regulo sekvas, ke ... [17]; ili vivadis el ŝparo; li tion desegnis el la memoro; mi donos al vi pocentan profiton el la vendado; traduki el la latina lingvo. VD:de, pro
4.
La aron, kies unu eron oni tiras aŭ abstraktas; la devenon de parto apartigita de la tuto: unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [18]; unu el ili [19]; la plej fortaj el ĉiuj; kelkaj el la ĉefoj [20]; restis iom el la viandoZ; doni al iu el sia pano; la ĉefa el la devoj estas fari malbonon al neniu; de tie oni ĝuas vidaĵon el la plej kuriozaj; tio estas la lastaĵo el nia havoZ; ŝi kantas plej bone el ĉiuj; el du malbonaĵoj elektu la malpli grandan; miaj kolegoj el la oficejoZ; ŝi perdis la klientaron el la altaj sferojZ; kolektiĝis al li el la Izraelidoj granda amaso [21]. VD:inter
5.
La materialon, kiu konsistigas ion; la erojn de tuto: ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [22]; kolzono el perloj; statuoj el marmoro [23]; mantelo el nigra veluro [24]; manĝo el verdaĵo [25]; pudingo el pomoj; domo el brikoj; vesto el flanelo; tegmento el verdaj folioj; plekti kronon el florojZ; vortaro el ĉirkaŭ mil vortojZ; haremo el dek virinoj; (figure) nia urbo havas pasinton el gloro; (figure) mia ĝojo estis kovrata de malhela vualo el malgajeco; la tuta trezoro el scienco amasigita de la homaro; heredaĵo el tradicioj; miksaĵo el timo kaj respekto; aro el eminentaj personoj (da); la verko konsistas el kvin partoj.

de el

(arkaismo)
=de 2 [la kampo kaj la kaverno] aĉetitaj de el la filoj de Ĥet [26]; la kaverno, kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo kiel tomban posedaĵon de el Efron la Ĥetido [27]; oni devas apartigi de el la klera publiko aregojn da simplaj kaj kredemaj legantoj [28]. SIN:disde 3, elde 2.
Rim.: En ĉi tiu esprimo la prepozicio el ne havas propran sencon, sed ebligas emfazi, ke la prepozicio de montras originon, ne posedanton aŭ aganton, kiel povus sugesti la sintakso. En aliaj okazoj, tamen, de havas tempan sencon kaj el subkomprenigas eliran movon: konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro (de la momento de lia eliro el la ventro) [29] .
II.
Vortero uzata memstare kun la senco 1 de la prepozicio:

elen

Eksteren: ĵeti ion elenZ; la (pluva) akvo verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen [30].

eligi

1.
Elirigi, elĵeti, ellasi: eligi (elbati) fajreron el ŝtono; eligi (eltiri) kortuŝajn sonojn el sia violono; la forno eligas ĉirkaŭen agrablan varmonZ. VD:disvastigi, elradii, elsendi, produkti
2.
KOMP Elkomputiligi datumojn.
3.
KRI En la Triunuo, rilato de la Patro (kaj, ĉe la romkatolikoj, de la Filo) al la Sankta Spirito: la Filo estas generita de la Patro, dum la Spiro estas eterne eligata el tiu tra la Filo [31].
Rim.: Tiu vorto respondas al la tradicio de la kristanismo okcidenta. La tradicio orienta uzas alian terminon, deveni, kiu estas uzata en la respondaj tekstoj; la malsama senco de tiuj terminoj kreis multajn miskomprenojn en la eklezia historio. [S. Pokrovskij]

eligaĵo

1.
Io elirinta, elpuŝita, produktita: iom da flava sekiĝinta eligaĵo trovas sin en la interna angulo de la okulo [32].
2.
KOMP Eligata datumo. SUP:rezulto

eligo

KOMP
Eligado aŭ eligaĵo.

eligilo

KOMP
Aparato por eligi datumojn: ekrano kaj presilo estas eligiloj. TUT:aparataro

eliĝi

Eliri: ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo [33].
III.
Prefikso montranta:
1.
Direkton de la interno eksteren: el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo [34]; elveturi; eltiri karbon el minejo; elbati najlon el tabuloZ; elmeti; elpreniZ; eltranĉi; li elĉizigas en la roko loĝejon por si [35]; eldoni rezultaton, libron; eldiri koran saluton; elparoliZ (prononci); elpaŝiZ, elŝiriZ; elpremi vinberojnZ; elvoki rememoron; elterigi trezoron; elĉenigi hundonZ.
2.
Ĝisfinan plenumon de ago: la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni (tute, bone lerni) [36]; eltrinki botelon; elkreskiZ; elfini; elĉerpi (ĉerpi, ĝis nenio restas); elkoni; ellaboriZ (labori ĝis perfekteco); elaŭskultiZ (ĝisfine); elpagiZ (tute pagi); elmortigi; elportiZ (ĝisfine toleri); eluziZ (uzi ĝis ekstreme, difekti per la uzado); elfrotitaZ (forigita, difektita per la frotado); eltrinkiZ; elbruliZ; elbakiZ; neniu povas liajn okulojn elteniZ.
Rim.: Por esprimi tiun sencon oni pli taŭge uzas la prefiksojn fin-tut-, aŭ for-, kiuj ne estas dubsencaj (finlerni, fintrinki, tutpagi, forĉerpi, ktp).
3.
Ricevon, akiron de io per la ago montrita de la radiko: elpeti (ricevi per petoj); elflatiZ, elalmozi panonZ; elforĝi mensogonZ; elaŭdi iunZ (plenumi lian peton); eldevigi monon el iuZ; elpensiZ; eltroviZ; sin elturni (eliri el malfacila situacio); elkalkuli (ricevi rezulton per kalkulo).
Rim.: En tiu senco la prefikso per estas ankaŭ ofte uzebla, kaj preferinda (perflati, perlabori, peralmozi, permiliti).

tradukoj

anglaj

~igi 2.: to output; ~igaĵo 2.: output data; ~igo : output; ~igilo: output device.

francaj

~: de; ~en: dehors; ~igi 1.: produire, tirer, sortir; ~igi 2.: sortir; ~igaĵo 2.: output(s), sortie(s); ~igo : output(s), sortie(s); ~igilo: périphérique de sortie; ~iĝi: sortir, se sortir de. belaj rakontoj ~ trans la montoj: des histoires à dormir debout; ~ la neceseco oni devas fari virton: il faut faire de nécessité vertu.

germanaj

~: aus, von; ~en: heraus; ~igi 2.: ausgeben; ~igaĵo 2.: Ausgabe; ~igo : Ausgabe; ~igilo: Ausgabegerät, Ausgabeeinheit; el III: aus-, heraus-.

hebreaj

~ 3.: מתוך; ~ 4.: מבין; ~: מ-; ~en: החוצה; ~igi 1.: להוציא, לפלוט; ~igi 2.: לפלוט; ~igaĵo 2.: פלט; ~igo : פלט; ~igilo: התקן פלט, יחידת פלט; ~iĝi: לצאת.

polaj

~ 1.: z, ze, od; ~ 2.: z, ze; ~ 3.: z, ze; ~ 4.: z, ze; ~ 5.: z, ze; de ~ : z, ze, od; ~en: z, ze (środka); ~igi 1.: wyciągać, wydobywać, wyłaniać, wypuszczać, rugować, wytegować (pot.); ~igi 2.: wyciągać (dane), zgrywać (dane); ~igaĵo 1.: wyciąg, wybór, próbka; ~igaĵo 2.: zrzut (danych); ~igo : wyjście; ~igilo: urządzenie wyjścia; ~iĝi: wychodzić, wyciągać się, wydobywać się, wyłaniać się, wypuszczać się, wytegować się (pot.); el III: wy-, z-.

portugalaj

~: de, dentre.

rusaj

~: из; ~en: наружу; ~igi 2.: вывести (данные); ~igaĵo 2.: выходные данные; ~igo : вывод; ~igilo: устройство вывода; ~iĝi: выйти; el III: вы-, из-.

volapukaj

~: se; ~en: se.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:7
4. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, Rozo de la tombo de Homero
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, La ombro
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 6:6
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 9:24
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 11:2
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:12
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:20
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 2:4
15. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
16. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:4
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 28:12
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 10:1
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
23. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, Malgranda Tuk
24. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, Dio de dormo
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:17
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:32
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 50:13
28. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 13:5
30. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, Reĝidino sur pizo
31. G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, La Laguna: Stafeto, 1972. P. 189.
32. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
33. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:25
34. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:16
36. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30

[^Revo] [el.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2010/01/21 17:30:44 ]