tradukoj: de en fr hu nl pt ru

1vibr/i [1]

vibriTEZ

(ntr)
1.TEZ
Esti agitata de interna movo, pro kiu molekuloj de korpo iras kaj reiras trans fiksa punkto, kaj kiu komunikiĝas al la medio: vibras kristala glaso, sonorilo, tamtamo; (figure) ĉiuj vibras (ekscitiĝas) pro ĝojo. VD:tinti, sonori.
2.TEZ
Formoviĝi el sia ekvilibra pozicio kaj tien reveni per alterna rapida movo: vibras kordoj, vergeto, molekuloj; (figure) vibrigi la internajn kordojn de la koro (eksciti iajn sentojn). VD:balanciĝi, pendoli.
3.
Sonori laŭ alternaj laŭtiĝoj kaj mallaŭtiĝoj: iafoje ekvibris en la aero malklaraj sonoj de flutojB; li diris per flama, vibranta voĉo; liaj paŝoj vibris tra la silento; (figure) entuziasmo vibras tra la tuta parolado; (figure) mil ĝojaj sentoj vibras tra l' koroj.

vibro

Iu el la alternaj movoj de vibranta korpo: la vibroj de sonorilo, kordo, pendolo. VD:tremo

postvibri

(malofte)
Plu vibri post la ĉesigo de la impulso estiginta la vibron: liaj timpanoj ŝajnis postvibri [pro la alarmilo] [2]; (figure) fine li ekdormas, kaj en liaj sonĝoj postvibras lernejaj bildoj, kiaj ĵus okupis lian maldorman cerbon [3].

tradukoj

anglaj

~i: vibrate.

francaj

~i: vibrer; ~o: vibration.

germanaj

~i 1.: vibrieren.

hungaraj

~i: rezeg, vibrál; ~o: rezgés; post~i: utórezeg, utórezgést végez.

nederlandaj

~i: trillen; ~o: trilling.

portugalaj

~i: vibrar; ~o: vibração.

rusaj

~i 1.: дрожать, колебаться, вибрировать; ~i 2.: дрожать, колебаться, вибрировать; ~i 3.: дрожать, вибрировать; ~o: вибрация.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
3. N. Barthelmess: Ne plu ludo, http://esperanto.org/literaturo/geja/NPL.html

[^Revo] [vibr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2012/04/16 14:10:09 ]