tradukoj: be cs de en es fr hu it nl pl pt ru

1trup/o

trupo

Agopreta grupo, kun hierarkia organizo, difinitaj roloj:
a)
TEA Artistoj kaj akompanantoj el sama teatro, dancgrupo, cirko: opera trupoB; ni povos sendi ĉinajn ... teatrajn trupojn al via lando [1]. VD:bando 1.b
b)
MIL Iu ajn organizita aro da soldatoj; armeparto: trupo da soldatoj pretermarŝis kun la pantalonoj ŝovitaj en siajn botojn [2].
c)
PED Grupo da skoltoj, konsistas el skoltaj patroloj.

helpotrupo, helptrupo

MIL Rezerva trupo preta por rapide helpi tie, kie estas bezono: mi venigos do helpotrupojn, ĉirkaŭos vin, arestos vin kaj transportos vin katenita al la polica komisarejo [3].

tradukoj

anglaj

~o a: troupe; ~o c: scout troop, scout group; ~o: troop.

belorusaj

~o a: трупа; ~o b: атрад (вайсковы), дружына, вайсковая частка, войска.

ĉeĥaj

~o: mužstvo, družstvo.

francaj

~o c: compagnie (scoutisme); ~o: troupe; helpo~o, : renfort, réserve (troupe de réserve).

germanaj

~o c: Gilde, Trupp; ~o: Truppe.

hispanaj

~o: tropa.

hungaraj

~o a: színtársulat, trupp; ~o b: csapat, osztag.

italaj

~o a: troupe, compagnia; ~o b: reparto, truppa; ~o c: reparto; helpo~o, : riserva (mil.), truppa di rinforzo, rinforzi.

nederlandaj

~o c: vendel (m), pfadfinder (f); ~o: troep.

polaj

~o a: trupa, zespół aktorski, grupa aktorska; ~o b: odział, drużyna; ~o c: drużyna harcerska; helpo~o, : oddział wsparcia, odział rezerwowy.

portugalaj

~o a: trupe, elenco, companhia; ~o b: tropa; ~o c: tropa escoteira, tropa scout.

rusaj

~o a: труппа; ~o b: отряд, воинская часть, войска (plurale).

fontoj

1. -: kunagado kun ĉinaj esperantistoj!, virtuala informilo de SEJM, 1999-09-19
2. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, sonĝo pri maljuneco
3. Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Naŭ fabeloj, Granda polica fabelo, [2002?]

[^Revo] [trup.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/06/06 16:30:46 ]