tradukoj: cs de en es fr hu nl pl pt ru tp

*grup/o [1]

*grupo

1.
Aro da samspecaĵoj:
a)
Kunestantoj, uloj, kiujn io komuna kunigas: grupo da laboristoj, da rigardantoj; grupo da infanoj kune ludantaj; grupo politika (da deputitoj samopiniaj); statua grupo; marŝi pogrupe.
b)
Objektoj kunestantaj aŭ servantaj por sama celo: grupo da pentraĵoj, da dokumentoj, da argumentoj; sub soleca grupo de iaj arboj larĝbranĉaraj [2].
c)
FON Ofta sinsekvo de sonoj: la grupoj „br“, „kv“.
2.
BIO Specaro, genro.
3.
MAT[3] Tia grupoido (E,†), ke ĝia operacio estas asocieca, ke ekzistas neŭtra elemento en E, kaj ke por ĉiu elemento en E ekzistas ĝia neŭtriganto: adicia grupo (komuteca grupo, kies operacio estas adicie signata) [4]; multiplika grupo (grupo, kies operacio estas multiplike signata); grupo estas monoido, kies ĉiuj elementoj estas neŭtrigeblaj. SUP:algebra strukturo;SUB: Specifaj grupoj: grupo de n-modulaj restoklasoj, alterna grupo, fundamenta grupo, galeza grupo, simetria grupo, kvocienta grupo; substrukturo: subgrupo; VD: Atributo de grupo: ordo 6.c; specifaj ecoj de grupo: abela, arĥimeda, cikla, komuteca, orda, simpla, topologia, transitiva.

grupaĉo

Malŝatinda grupo .

grupigi

Arigi en grupojn: grupigi la argumentojn en tri kategoriojn; la fotografisto grupigas la klientojn; la tuta cetera esperantistaro grupiĝis ĉirkaŭ sia standardo [5].

duongrupo

MAT
Asocieca grupoido. SUB:monoido.

subgrupo

MAT[6]
(de grupo (E,†)) Tia grupo (A,†A), ke AE kaj xAy = xy por ĉiuj x, yA: nemalplena subaro estas subgrupo nur, se al ĝi apartenas rezultoj de la operacio inter kiu ajn unua elemento kaj neŭtriganto de kiu ajn dua.

faktorgrupo

MAT[7]
=kvociento-grupo.

muzikgrupo

MUZ Kunludantaj muzikantoj profesiaj aŭ amatoraj: la muzikgrupo Kajto ... prezentos koncerton dum la 3a Novjara Renkontiĝo [8].

premgrupo

POL Homgrupo kun komuna celo, provanta influi aŭtoritatojn aŭ publikan opinion favore al sia afero: premgrupoj subtenantaj la reformojn [9].

riskogrupo

MED Homgrupo, en kiu la ŝancoj por iu malsano pli altas ol en la cetera socio: inter la riskogrupoj de hepatito B oni kalkulas la sangoricevantojn [10]...

sangogrupo

FIZL Iu el la diversaj bioĥemiaj sangospecoj, precipe tiuj, kiuj karakterizas grupojn de homoj, inter kiuj transfuzo eblas: sangogrupoj A, B, AB, O...: en Japanujo ... babilado pri karakteroj laŭ sango-grupoj estas denove trege moda [11].

vortgrupo

LIN Sinsekvo de vortoj, kiuj konsistigas gramatikan aŭ sencan tuton: „ankaŭ mi“ kaj „por la situacio“ estas vortgrupoj [12].

grupo de n-modulaj restoklasoj

MAT
(por entjero n > 1) Kvocienta grupo de la adicia grupo de entjeroj per la subgrupo de n-obloj; alidire: aro de ĉiuj n-modulaj restoklasoj, provizita per la adicio (p+nZ)+(q+nZ) = (p+q)+nZ: la grupon de n-modulaj restoklasoj oni signas per ZnZ/nZ. VD:cikla.

alterna grupo

MAT[13]
(de finia aro E) Subgrupo de ties simetria grupo, konsistanta el la paraj permutoj: la alternan grupon de n-elementa aro oni kutime signas per An; por n ≥ 5 la alterna grupo An estas simpla.

fundamenta grupo

MAT
(de topologia spaco ĉe punkto a) Grupo de ĉiuj homotopecaj ekvivalento-klasoj de fermitaj vojoj, originantaj ĉe a, provizita per kunligo.
VD:homotopa.

galeza grupo

MAT
a)
(de superkorpo K' de korpo K) Grupo de ĉiuj aŭtomorfioj de K', kiuj lasas la elementojn de K senŝanĝaj: la galezan grupon de superkorpo K' de K oni foje signas per Gal(K'/K).
b)
(de polinomo, aŭ algebra ekvacio) Galeza grupo 1.a de la radika korpo de la polinomo.
VD:Galezo.

kvocienta grupo

MAT[14]
(de grupo G rilate al invarianta subgrupo H de ĝi) La aro de ĉiuj flankaj klasoj de G rilate al H, provizita per la operacio (aH).(bH) = (a.b)H; simb. G/H.
Rim.: Ni preferas tiun terminon al la sinonima, malpli travidebla faktorgrupo. Notindas, ke troviĝas ankaŭ „kvocientogrupo“ en [15].

simetria grupo

MAT[16]
(de finia aro E) Grupo, konsistanta el la aro de ĉiuj bijekcioj super E, provizita per la operacio kunligo; alidire: grupo de ĉiuj substituoj super E: la simetrian grupon de n-elementa aro oni kutime signas per Sn;

tradukoj

anglaj

~o: group; ~igi: group; duon~o: semigroup; sub~o: subgroup; faktor~o: quotient group, factor group; muzik~o: music group, band; prem~o: lobby; risko~o: risk group; vort~o: phrase; ~o de n-modulaj restoklasoj: residue class group; alterna ~o: alternating group; fundamenta ~o: fundamental group; galeza ~o: Galois['s] group; kvocienta ~o: quotient group, factor group; simetria ~o: symmetrical group. adicia ~o: additive group; multiplika ~o: multiplicative group.

ĉeĥaj

~o: skupina.

francaj

~o: groupe; ~aĉo: bande; ~igi: grouper; duon~o: demi-groupe, semi-groupe; sub~o: sous-groupe; muzik~o: formation musical, groupe musical; prem~o: groupe de pression, lobby; risko~o: groupe à risque; sango~o: groupe sanguin; vort~o: groupe de mots, syntagme; ~o de n-modulaj restoklasoj: groupe des classes résiduelles; alterna ~o: groupe alterné; fundamenta ~o: groupe fondamental, groupe de Poincaré; galeza ~o: groupe de Galois; kvocienta ~o: groupe quotient; simetria ~o: groupe symétrique. adicia ~o: groupe additif; multiplika ~o: groupe multiplicatif.

germanaj

~o a: Schar; ~o: Gruppe; ~aĉo: Bande; ~igi: gruppieren; duon~o: Halbgruppe; sub~o: Untergruppe; muzik~o: Musikgruppe, Band; risko~o: Risikogruppe; vort~o: Wortgruppe; ~o de n-modulaj restoklasoj: Restklassengruppe; alterna ~o: alternierende Gruppe; fundamenta ~o: Fundamentalgruppe; galeza ~o: Galoissche Gruppe; kvocienta ~o: Quotientengruppe, Faktorgruppe; simetria ~o: symmetrische Gruppe. adicia ~o: additive Gruppe; multiplika ~o: multiplikative Gruppe.

hispanaj

~o: grupo, conjunto; ~igi: agrupar; sub~o: subconjunto.

hungaraj

~o b: csomó, rakás, halom; ~o 2.: nem; ~o: csoport; ~aĉo: banda; ~igi: csoportosít; duon~o: félcsoport; sub~o: részcsoport; faktor~o: faktorcsoport; muzik~o: zenei együttes; prem~o: érdekcsoport, lobby; risko~o: rizikócsoport; vort~o: szócsoport, szintagma; ~o de n-modulaj restoklasoj: maradékosztályok csoportja; alterna ~o: alternáló csoport; fundamenta ~o: fundamentális csoport; galeza ~o: Galois-csoport; kvocienta ~o: faktorcsoport; simetria ~o: szimmetrikus csoport. adicia ~o: additív csoport; multiplika ~o: multiplikatív csoport.

nederlandaj

~o: groep; ~aĉo: bende; ~igi: groeperen; sub~o: ondergroep.

polaj

~o a: grupa, zespół, drużyna (np. w harcerstwie), brygada, grono, gromada, czereda, zgraja, oligarchia, kasta, odłam, reprezentacja, sekta; ~o b: grupa, zespół; ~o c: grupa; ~o 3.: grupa ; ~o: grupa; ~aĉo: banda, szajka, gang, klika; duon~o: półgrupa; sub~o: podgrupa; ~o de n-modulaj restoklasoj: grupa reszt; alterna ~o: grupa alternująca; fundamenta ~o: grupa podstawowa, grupa fundamentalna; galeza ~o: grupa Galois; kvocienta ~o: grupa ilorazowa; simetria ~o: grupa symetryczna. adicia ~o: grupa addytywna; multiplika ~o: grupa multiplikatywna.

portugalaj

~o: grupo.

rusaj

~o: группа; ~aĉo: шайка, банда, клика, группировка (неодобр.); ~igi: группировать; duon~o: полугруппа; sub~o: подгруппа; faktor~o: фактор-группа; prem~o: группа давления, лобби; risko~o: группа риска; vort~o: словосочетание, синтагма; ~o de n-modulaj restoklasoj: группа вычетов; alterna ~o: знакопеременная группа; fundamenta ~o: фундаментальная группа, группа Пуанкаре; galeza ~o: группа Галуа ; kvocienta ~o: фактор-группа; simetria ~o: симметрическая группа. adicia ~o: аддитивная группа; multiplika ~o: мультипликативная группа.

tokiponaj

~o: kulupu.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 21a, p. 212a
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14
4. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
5. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
6. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
7. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §126
8. L. Wunsch-Rolshoven: Kajto ĉe la 3a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand, soc.culture.esperanto, 2004-09-06
9. D. E. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 14a
10. V. Lemelev: Virusaj hepatitoj, Monato, jaro 2003a, numero 1a, p. 18a
11. Unyue: Klasĉambro de Unjo, 2008-09-16
12. P. Levy: Re: There is no Esperanto Dialect, soc.culture.esperanto, 2001-11-30
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14
14. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
15. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 19
16. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14

administraj notoj

pri fundamenta ~o:
    Fonto trovenda. [MB]
  
pri galeza ~o:
    Fonto trovenda. [MB]
  

[^Revo] [grup.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.60 2009/06/10 16:30:23 ]