tradukoj: be ca de en es fr hu pl pt ru

varianc/o

varianco

MAT[1]
(de hazarda variablo X) La ekspekto de (X-E(X))2; simb. Var(X)σ2(X): la varianco estas la dua centra momanto.

kunvarianco

MAT[2]
(de du hazardaj variabloj X kaj Y) La ekspekto de (X-E(X))(Y-E(Y)); simb. Kovar(X,Y): la varianco de X egalas al ĝia kunvarianco kun ĝi mem; se du variabloj estas nedependaj, ilia kunvarianco estas nula, sed du dependaj variabloj povas havi nulan kunvariancon. SIN:kovarianco.
Rim.: Temas pri unu el la malmultaj okazoj, kiam praviĝas la anstataŭigo de la internacia prefikso „ko-“ per „kun-“. Tiu ĉi PIV-a neologismo ŝajnas do sekvinda.

tradukoj

anglaj

~o: variance; kun~o: covariance.

belorusaj

~o: дысэпрсія; kun~o: каварыяцыя.

francaj

~o: variance; kun~o: covariance.

germanaj

~o: Streuung, Varianz; kun~o: Kovarianz, Covarianz.

hispanaj

~o: varianza.

hungaraj

~o: szórásnégyzet, variancia; kun~o: kovariancia.

katalunaj

~o: variància; kun~o: covariància.

polaj

~o: wariancja; kun~o: kowariancja.

portugalaj

~o: variância.

rusaj

~o: дисперсия; kun~o: ковариация.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [varian1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.8 2006/02/01 17:32:02 ]