tradukoj:
be de en es fa fr hu nl pl pt ru sk
variabl/o
variablo
- 1.
- [1]
Io varianta; simbolo, uzata por
indiki
tian objekton, plejofte elementon de la fonto-aro de
bildigo:
en la skribaĵo y = f(x),
x estas la nedependa variablo
(indikanta la argumenton de
funkcio
f),
kaj y la dependa variablo
(indikanta la valoron de la funkcio).
Rim.:
Anstataŭ diri, ke
kiam variablo x egalas al 10,
tiam...
, oni ofte uzas pli tradician dirmanieron
kiam variablo x alprenas valoron 10
.
- 2.
-
En programlingvo,
programa objekto posedanta
nomon kaj
valoron, kiun lastan
la programo povas ekzameni kaj eble eĉ ŝanĝi:
deklari, uzi variablon;
loka, malloka variablo.
hazarda variablo, loteca variablo
-
(super probablospaco
(Ω,A,P))
Mezurebla
bildigo X
de la probablospaco al la aro de reeloj, provizita per la
borela σ-algebro; alidire:
tia funkcio X, ke la inversa bildo per ĝi de ajna
intervalo ]-∞,x[ estas
okazo,
ofte signata per (X < x):
hazarda variablo X difinas probablon
PX = P◦X-1
super la aro de reeloj provizita per la borela σ-algebro.
stokasta variablo.probablodistribuo,
distribua funkcio,
probablodenso,
momanto,
ekspekto,
varianco,
varianca devio,
kunvarianco,
korelacio;
diskreta,
maldiskreta,
nedependa.
Rim.:
La formoj „hazarda variablo“ kaj „loteca variablo“
ne
troveblas en niaj fontoj, sed ni opinias ilin preferindaj al la
sinonima
„stokasta variablo“, ĉar la bezono por aparta
radiko „stokast“ ne
ŝajnas al ni pravigebla ĉi-okaze.
stokasta variablo
[2]
- hazarda variablo.
tradukoj
anglaj
~o:
variable;
hazarda ~o, loteca ~o:
variate, random variable;
stokasta ~o:
variate, random variable.
nedependa ~o:
independent variable;
dependa ~o:
dependent variable.
belorusaj
~o:
зьменная, пераменная;
hazarda ~o, loteca ~o:
выпадковая
велічыня, выпадковая
зьменная.
nedependa ~o:
незалежная зьменная;
dependa ~o:
залежная зьменная.
francaj
~o:
variable;
hazarda ~o, loteca ~o:
variable aléatoire;
stokasta ~o:
variable aléatoire.
nedependa ~o:
variable indépendante;
dependa ~o:
variable dépendante.
germanaj
~o:
Variable;
hazarda ~o, loteca ~o:
Zufallsvariable, Zufallsgröße;
stokasta ~o:
Zufallsvariable, Zufallsgröße.
nedependa ~o:
unabhängige Variable;
dependa ~o:
abhängige Variable.
hispanaj
~o:
variable.
hungaraj
~o:
változó;
hazarda ~o, loteca ~o:
valószínűségi változó;
stokasta ~o:
valószínűségi változó.
nedependa ~o:
független változó;
dependa ~o:
függő változó.
nederlandaj
~o:
variabele.
persaj
~o:
متغیر;
hazarda ~o, loteca ~o:
متغیر تصادفی;
stokasta ~o:
متغیر تصادفی.
nedependa ~o:
متغیر مستقل;
dependa ~o:
متغیر وابسته.
polaj
~o 1.:
zmienna;
hazarda ~o, loteca ~o:
zmienna losowa;
stokasta ~o:
zmienna losowa.
nedependa ~o:
zmienna niezależna;
dependa ~o:
zmienna zależna.
portugalaj
~o:
variável.
rusaj
~o:
переменная;
hazarda ~o, loteca ~o:
случайная величина, случайная переменная;
stokasta ~o:
случайная величина, случайная переменная.
nedependa ~o:
независимая переменная;
dependa ~o:
зависимая переменная.
slovakaj
~o:
premenná.
[^Revo]
[variab.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.28 2010/05/16 16:30:57 ]