tradukoj: be ca de en fr hu nl pl pt ru sk tr

Aro da vortoj, plejofte skribitaj sur unu linio, aranĝitaj
laŭ iuj reguloj de ritmo kaj
harmonio:
jambaj, dramaj, rimaj, senrimaj versoj;
versistoZ.
strofo
Verki versojn.

Peco verkita en versoj, (nelonga)
poeziaĵo:
tiel ekzemple en la versaĵo „Al la Esperantisto“
estas ne malregule uzita la esprimo
„la celo estos alvenita“
[1];
kiam ŝi volis porti la kuleron al sia buŝo, ŝi
rimarkis
la papereton kun la ringo, elprenis ĝin el la glaciaĵo
kaj legis la versaĵon
[2];
plenaĝuloj ĝuas liajn lirikajn versaĵojn,
grandajn
poemojn kaj prozaĵojn
[3].

verspiedo
Memstara verso konsistiganta la tuton de strofo, de teatra
eldiro, ekde la 20a jarcento ankaŭ kulturata kiel aparta
poezispeco:
„Novaj unuversoj“
[5].

Arto fari versojn.