tradukoj: be de en fr nl pt ru

1poezi/o

poezio

1.
POE Arto esprimiĝi, ofte per versoj, en kiu la bildoj, la elektitaj sonoj kaj la ritmo servas por veki emociojn ĉe la leganto aŭ la aŭskultanto: sin dediĉi al la poezio; la poezio estas la muziko de l' animo. ANT:prozoVD:poemo, poeto, poetiko
2.
(figure) Forto kapabla veki delikatajn emociojn: ŝiaj leteroj estas plenaj je poezio; [tiu bildo] enhavas en si tutan trezoron da poezio [1]; artista dilanteco ... spicas [la staton de riĉeco] per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj kaj okupoj [2]; poeziemo [emo al delikataj emocioj] ekkaptis min.

poezia

Rilata al poezio 1; havanta poezion 2: poezia arto; dancis la elito de la poezia fako de Massolit [3]; ĉu Esperanto estas lingvo poezia [uzata por verki poezion 1]? [4]; kiu ne estis iam en sia vivo en poezia mensostato? kaj se oni tiam skribas siajn pensojn, tio ĉiam estas farata en versoj [5]; poezia pentraĵo, koncepto, bildo; Margarita levis la vizaĝon al la luno kaj faris meditan, poezian mienon [6].

poeziaĵo

POE Ĉia ajn verko poezia: versaĵo, soneto, odo, balado, poemo ktp: la libro entenas 37 poeziaĵojn kaj unu prozaĵon [7]; sidi ĉe si kaj verki poeziaĵojn estas ja certe vera plezuro! [8]; [la enketisto] esprimis la esperon baldaŭ legi liajn novajn poeziaĵojn [9]; nek en tragedioj nek en alispecaj poeziaĵoj Hera estu prezentata kiel surpreninta la formon de pastrino kolektanta monon [10].

poezieco

Eco de tio poezia: en kia mezuro [Esperanto] pruvis sian poeziecon? [11]; (pri desegnaĵo) perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis tie kunigita kun poezieco de la ideo [12].

tradukoj

anglaj

~o: poetry; ~a: poetic.

belorusaj

~o: паэзія; ~a: паэтычны; ~aĵo: верш, вершаваны твор, паэтычны твор; ~eco: паэтычнасьць.

francaj

~o: poésie; ~a: poétique; ~aĵo: poésie; ~eco: caractère poétique.

germanaj

~o: Poesie.

nederlandaj

~o: poëzie.

portugalaj

~o: poesia.

rusaj

~o: поэзия; ~a: поэтический; ~aĵo: поэтическое произведение; ~eco: поэтичность.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
2. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 5a
4. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 7a
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 20a
7. B. Kolker: Estas danĝere esti poetoMonato
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27a
10. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 2a
11. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 7a
12. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

administraj notoj

pri ~o:
        La ekzemplo kun ~emo restis en la dua senco, sed ŝajnas,
        ke ĝi povus egale troviĝi en la unua. Indus apartigi
        tiun derivaĵon.
        PIV1 citas Z-an ekzemplon de "~o" kun la senco "~aĵo"
        (francismo?).
        La konturoj de la sencoj ne estas sufiĉe klaraj: ~o
        estas arto, sed estas ankaŭ la "materio" produktata
        de tiu arto. Cetere la opozicio "poezio/prozo" koncernas
        nur la formon versan aŭ ne, ĉar ekzistas poezia prozo.
        Ankaŭ la artikolo "prozo" meritus reverkon.
        [MB]
      
pri ~eco:
        Plidetaligi la uz-kontekston de ~eco rilate al ~o 2. Eblas
        diri, ke iu ideo estas plena je ~o, sed oni prefere parolos
        pri la ~eco de la ideo. Ŝajnas, ke la nuanco estas nur forma.
        La ekz-o el Parnasa Gvidlibro supozigas subtilan nuancon: la
        demando ne estas "ĉu Esperanto estas ~a lingvo?", sed 'en kia
mezuro
        ĝi pruvis sian ~econ?". Mi esperas, ke mi ĝuste
komprenis ĝin.
        Cetere ŝajnas al mi, ke oni volonte uzus ~eca anstataŭ
~a en
        la okazoj, kiam ne temas pri arto.
        [MB]
      

[^Revo] [poezi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2008/07/29 16:30:41 ]