tradukoj: be bg br ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

*viand/o

*viando

Muskola parto de animala karno, do escepte de haŭto, graso, tripo; kaj ankaŭ escepte de la karno de fiŝoj, moluskoj kaj aliaj senvertebruloj, rigardata kiel nutraĵo: la ŝafidviando estas tre delikata; (pilafo) estas preparata el kokina viando kaj rizo [1]; la tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon [2]; (frazaĵo) ĝi estas nek viando, nek fiŝo (= ĝi ne havas difinitan karakteron, ne estas tiel aŭ alie klasebla) [3]; (frazaĵo) li havis viandon, mi havis nur oston ― li havis la ĝuon, mi pagis la koston [4].

viandejo

Viandovendejo.

viandisto

Viandovendisto.

viandomanĝanto

Persono uzanta viandon en sia nutrado: la vegetarano ĝuas pli bonan sanon, ne estas tiel forte elmetita al malsanoj aŭ elportas tiujn ĉi multe pli bone, ol la viandomanĝanto [5].

tradukoj

anglaj

~o: meat.

belorusaj

~o: мяса.

bretonaj

~o: kig.

bulgaraj

~o: месо.

ĉeĥaj

~o: maso.

francaj

~o: viande.

germanaj

~o: Fleisch.

hispanaj

~o: carne.

hungaraj

~o: hús; ~ejo: húsbolt; ~isto: hentes; ~omanĝanto: húsevő. nek ~o, nek fiŝo: se hideg, se meleg.

katalunaj

~o: carn.

nederlandaj

~o: vlees.

polaj

~o: mięso; ~ejo: sklep mięsny, sklep mięsny (pot.), masarnia; ~isto: masarz, sprzedawca w sklepie mięsnym. nek ~o, nek fiŝo: ni pies, ni wydra.

portugalaj

~o: carne.

rusaj

~o: мясо; ~ejo: мясная лавка; ~isto: мясник; ~omanĝanto: мясоед. nek ~o, nek fiŝo: ни рыба, ни мясо; li havis ~on: в чужом пиру похмелье.

slovakaj

~o: mäso.

svedaj

~o: kött.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §34.
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. Kio estas vegetarismo?Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto

[^Revo] [viand.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2008/07/16 16:31:00 ]