tradukoj: be de en es fr he hu it nl pl ru sv

1karn/o [1]

karnoTEZ

1.TEZ
Komunlingva nomo de la molaj histoj, kontraste al la ostoj (la malmolaj histoj) unuflanke, al sango kaj limfo (la likvaj histoj), aliflanke: mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnonZ; la hundoj formanĝos la karnon de IzebelZ; ĉeesti kun karno kaj ostoj (proprapersone); la bestoj diskarnis la kadavraĵonZ; karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu [2]; karnoriĉa besto; senkarna skeleto; Benjamen estas lupo karnoŝira [3]; kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi [4]; (figure) tranĉi rekte en la karnon (akre kaj trafe kritiki) [5]. VD:viando
2.
Tia substanco, konsiderata kiel la portanto de biologia vivo, kiel la fizika parto de homo, ofte kontraste al lia spirito: kaj mia juna karno pro la trompo || kaj troa martelado de l' destino || ne ardas plu, ne plu al ĝoj' incitas [6]; malsat' al via karno min voras kiel drako, || sopir' de l' brula korpo reveas kun akuto, || sufokas memorbildoj per polpa ĉirkaŭbrako, || doloro mia kantas kiel tremanta fluto [7]; nek karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filojZ; ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango ... [8]; iri la vojon de ĉiu karnoZ (morti).
3.TEZ
BOT Molaĵo de frukto aŭ legomo, la mola fibreca substanco, lokita sub ties ŝelo, konsiderata kontraste al la kerno(j): la karno de persiko, de melono. SIN:pulpo

karnuloZTEZ

BIB=mortemulo neniu povas tion plenumi al la reĝo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj [9].

enkarniĝoTEZ

KRI Unuiĝo de dio kun homo en la persono de Jesuo: per la Enkarniĝo Dio eniris homan historion [10].

dentkarno, dentokarnoTEZ

ANA Karno de la makzeloj ĉirkaŭanta la dentajn radikojn. SIN:gingivo

karnokoloro

(evitinde)
Koloro de haŭto de ne sunbruniĝinta blankulo: karnokoloraj ŝtrumpoj.

Rim.: Tiu vorto estas tre malofta, tre mallogika kaj tute misgvida (logike devus temi pri ruĝa viandokoloro). Ruslingve ĝi nomiĝas „korpa koloro“, kio estas iom malpli absurda, tamen ne konvenas por socio kie kunestas homoj kun diversaj haŭtkoloroj. Mi ne trovas taŭgan vorton, tamen «karnokoloro» tutcerte estas absolute maltaŭga kaj tre malofta. PIV2 ĝin ne konas. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~o 1.: flesh; ~o 2.: flesh; ~o 3.: flesh, meat; ~ulo: mortal, mortal man; dent~o, : gengiva, gum.

belorusaj

~o 1.: мяса, плоць; ~o 2.: плоць; ~o 3.: мякаць; ~ulo: сьмяротны; dent~o, : дзясна.

francaj

~o 1.: chair, viande; ~o 2.: chair, corps; ~o 3.: chair, pulpe; ~ulo: être de chair, mortel; en~iĝo: incarnation; dent~o, : gencive. kun ~o kaj ostoj: en chair et en os; tranĉi rekte en la ~on: trancher dans le vif.

germanaj

~o: Fleisch; ~ulo: Sterblicher; dent~o, : Zahnfleisch.

hebreaj

dent~o, : חניכיים.

hispanaj

dent~o, : encia.

hungaraj

~o: hús; ~ulo: halandó; dent~o, : fogíny, foghús.

italaj

~o 1.: carne; ~o 2.: carne (fig.); ~o 3.: polpa (bot.); ~ulo: mortale (sost.); en~iĝo: incarnazione; dent~o, : gengiva; ~okoloro: color carne.

nederlandaj

~o: vlees; ~ulo: sterveling; en~iĝo: incarnatie; dent~o, : tandvlees; ~okoloro: huidskleur.

polaj

~o 2.: ciało; ~o 3.: miąższ; ~ulo: śmiertelnik; dent~o, : dziąsło.

rusaj

~o 1.: плоть, мягкие ткани (анат.); ~o 2.: плоть; ~o 3.: мякоть; ~ulo: смертный (состоящий из плоти); dent~o, : десна. tranĉi rekte en la ~on: задеть за живое.

svedaj

~o: kött; dent~o, : tandkött.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:4
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:27
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:11
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. William AULD: Julia sur Pandaterio, >Nica Literatura Revuo, 4:1, p. 6
7. Lajos TARKONY: Vespera sopiro, >Nica Literatura Revuo, 3:5, p. 163
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:11
10. Johano-Paŭlo la 2a, trad. M. Leon: Apostola Letero..., [vidita en 2007-01]

[^Revo] [karn.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.30 2012/06/02 13:10:09 ]