tradukoj: be ca de en fr hu nl pt ru sv

*vind/i

*vindiTEZ

(tr)
1.
Ĉirkaŭvolvi iun, precipe suĉinfanon aŭ mortinton, per longa tuko: ŝi naskis sian unuan filon kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon [1]; la junuloj leviĝis kaj lin ĉirkaŭvindis kaj forportis kaj enterigis [2]; ili do prenis la korpon de Jesuo kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo [3]; statuo de la dio Ptah vindita de l' piedoj ĝis la brusto [4].
2.
Vesti la malsupran korpoparton de suĉinfano aŭ persono ne kapabla uzi necesejon per tuko aŭ kalsonsimila sorba peco por reteni la pisaĵon kaj fekaĵon.
3.
MED Ĉirkaŭvolvi korpoparton por kuraci, senmovigi, senfunkciigi aŭ protekti ĝin: vindi la vunditan brakon; vindi la okulojn al iu.
SUP:vesti

vindoTEZ

Vindaĵo: (figure) li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj (li estas sensperta). [5]

vindaĵoTEZ

1.
Longa tuko aŭ ŝtofa strio, per kiu oni vindas 1: kiam vi estis naskita oni ne detranĉis vian umbilikon oni ne lavis vin per akvo kaj ne vindis per vindaĵoj [6]
2.TEZ
Tuko aŭ alia vesto uzata por vindi 2.

vindotukoTEZ

=vindaĵo

vindotablo [7]

Tablo aŭ simila meblo, sur kiun oni kuŝigas suĉinfanon por purigi kaj vindi ĝin.

tradukoj

anglaj

~i 3.: bandage; ~i: swathe, swaddle, wrap.

belorusaj

~i: спавіваць, перавязваць, хутаць, захінаць; ~o: пялюшка, павязка, бінт; ~aĵo: пялюшка, павязка, бінт; ~otuko: пялюшка.

francaj

~i 1.: langer; ~i 2.: changer les couches; ~i 3.: bander, panser; ~aĵo 1.: lange; ~aĵo 2.: couches (hygiéniques); ~otablo : table à langer.

germanaj

~i 1.: wickeln, einwickeln; ~i 2.: windeln, wickeln; ~i 3.: verbinden, umwickeln; ~o: Windel; ~aĵo: Wickel, Wickelband, Windel; ~otuko: Wickeltuch; ~otablo : Wickeltisch, Wickelkommode.

hungaraj

~i 1.: bepólyáz, becsavar; ~i 2.: bepelenkáz; ~i 3.: bepólyáz; ~o: pólya, pelenka; ~aĵo 1.: pólya, kötés; ~aĵo 2.: pelenka; ~otuko: pólya, kötés, pelenka; ~otablo : pelenkázóasztal. li ne elrampis ankoraŭ el la ~oj: még ott a tojáshéj a fenekén.

katalunaj

~i 1.: embolcallar, cobrir (amb tela); ~i 2.: bolcar; ~i 3.: embenar; ~aĵo 1.: bena; ~aĵo 2.: bolquers; ~otuko: bolquer; ~otablo : canviador (per a nadons). li ne elrampis ankoraŭ el la ~oj: encara hi està a les beceroles.

nederlandaj

~i: omwikkelen, inbakeren; ~o: windsel; ~aĵo: zwachtel; ~otuko: luier; ~otablo : wikkeltafel.

portugalaj

~i 1.: envolve; ~i 2.: pôr fralda; ~i 3.: enfaixar; ~aĵo 2.: fralda.

rusaj

~i 1.: пеленать, спеленать; ~i 2.: пеленать, спеленать; ~i 3.: перевязывать, перевязать; ~o: пелёнка, повязка, бинт; ~aĵo 1.: пелёнка; ~aĵo 2.: повязка, бинт; ~otuko: пелёнка; ~otablo : пеленальный столик.

svedaj

~aĵo 2.: blöja; ~otuko: blöja; ~otablo : skötbord.

fontoj

1. La Nova Testamento, S. Luko 2:6
2. La Nova Testamento, La agoj 5:6
3. La Nova Testamento, S. Johano 19:40
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:4
7. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro

[^Revo] [vind.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/12/03 18:10:20 ]