tradukoj: be de el en es fr hu nl pt ru sk

6vizi/o Z

vizio

Nereala sed viveca kaj mensa bildo, estigita per dia revelacio, fantazio, pasio ktp: vizio de Jesaja, kiun li vidis pri JudujoZ.

Rim.: Kontraste al halucinodeliro, vizio povas esti rigardata kiel io valora ― ekz-e religie aŭ arte aŭ ideologie.

vizii

(tr)
Vidi en vizio: profetaĵo pri Babel, kiun viziis Jesaja [1];

viziulo

Homo kiu havas viziojn (aŭ kies halucinojn oni opinias valoraj vizioj): en politiko la viziuloj estas eĉ pli danĝeraj ol la friponoj.
VD:profeto

tradukoj

anglaj

~o: vision; ~ulo: visionary.

belorusaj

~o: прывід, здань.

francaj

~ulo: visionnaire.

germanaj

~o: Vision; ~ulo: Visionär.

grekaj

~o: όραμα; ~ulo: οραματιστής.

hispanaj

~o: visión.

hungaraj

~o: látomás, vízió; ~i: látomása van, vizionál; ~ulo: látnok.

nederlandaj

~o: visie; ~ulo: ziener.

portugalaj

~o: visão; ~ulo: visionário.

rusaj

~o: видЕние; ~i: провидеть, иметь видЕние; ~ulo: визионер, провидец, духовидец.

slovakaj

~o: vízia; ~ulo: vizionár.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 13:1

[^Revo] [vizi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2005/02/03 17:34:11 ]