PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

A-vortaj frazpartoj

Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj «

Por priskribi A-vorton oni uzas normale E-vorton aŭ E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la A-vorto:

  • vere feliĉa
  • ekstreme longa
  • mirinde bela
  • tre feliĉa
  • tiel bela
  • pli bela
  • iom varma
  • apenaŭ komprenebla

Sed se la priskribata A-vorto estas participo, priskribanta E-vorto aperas ĉu antaŭ ĝi, ĉu post ĝi:

  • pekinta senintence[FE.22]
  • multe drinkinta

O-vortaj frazpartoj «

Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi A-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Se ĝi havas rolvorteton, ĝi staras normale post la A-vorto. Se ĝi havas N-finaĵon, ĝi staras normale antaŭe:

  • longa je dek metroj
  • legebla sen helpo
  • scivolema pri ĉio ajn
  • plena de akvo
  • farita de mi
  • legata de multaj homoj
  • skribita per krajono
  • mil metrojn alta
  • kelkajn paŝojn distanca

Se A-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton de tiu ago:

  • esprimanta grandan inteligentecon[M.41]
  • dirinta la veron[FE.24]

Komparaj esprimoj «

Oni povas priskribi A-vorton per kompara esprimo kun kielol. Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:

  • longa kiel serpento
  • stulta kiel azeno
  • feliĉa kiel infaneto
  • longa kiel tiu ĉi ŝnuro
  • sama kiel mi
  • pli longa ol serpento
  • pli stulta ol azeno
  • pli feliĉa ol li

Subfrazo aŭ I-verbo «

Por priskribi A-vorton oni ankaŭ povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:

  • Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos.[LR.93]
  • Ili estis aŭdintaj, ke la reĝo venos viziti.
  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.[M.57]