PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

E-vortaj frazpartoj

Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj «

Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton aŭ E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la priskribata E-vorto:

  • vere rapide
  • tre rapide
  • ekstreme tede
  • pli rapide
  • tiel tede
  • iom tede

O-vortaj frazpartoj «

Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto:

  • rilate al tio
  • rilate tion
  • pere de li
  • kaŭze de la akcidento
  • fare de ili

Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton de tiu ago:

  • subtenante la kruĉon[FE.15]
  • elĵetante unu serpenton kaj unu ranon[FE.21]
  • trovinte pomon[FE.22]

Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, ĝi staras normale antaŭ la E-vorto:

  • je cent decibeloj laŭte
  • cent decibelojn laŭte

Komparaj esprimoj «

Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kielol. Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:

  • longe kiel hieraŭ
  • tede kiel en la lernejo
  • same kiel mi
  • pli longe ol hieraŭ
  • pli tede ol mia instruisto

Subfrazo aŭ I-verbo «

Por priskribi E-vortan participon oni ankaŭ povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:

  • Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola.[FE.21]
  • Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino.[M.49]
  • Forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron.[M.60]