Se subfrazo estas demando, gxi ne komencigxas per ke, sed per cxu aux per KI-vorto. Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj kiel ke-frazoj, kaj gxenerale la samaj reguloj validas.
Al li farigxis dube, cxu la fera stango estas sxovita antaux la pordon.[FA3.140] La cxu-demando estas subjekto de farigxis.
Li [...] provis, cxu la pordo estas nefermita.[BV.60] La cxu-demando estas objekto de provis.
Diri jam nun kun plena certeco, cxu mi povos veni, nun estas ankoraux ne eble.[L2.236] La cxu-demando estas objekto de diri.
Sxi ne sciis, cxu sxi nur songxis aux cxu tio estis efektivajxo.[FA1.105] Estas du objektaj cxu-demandoj ligitaj per aux.
Cxu tio estas roso aux larmoj, tion neniu povis vidi.[FA1.106] La cxu-demando estas objekto kun helpa tio.
La tuta afero dependas de tio, cxu sxi venos aux ne. La demando estas de-komplemento kun helpa tio.
Mi dubas, cxu vi estas felicxa.[FE.26] La demando rolas kiel pri-komplemento. = Mi dubas pri tio, cxu...
Li demandis al mi cxion imageblan krom, cxu mi amas lin. Krom-komplementa demando.
Li faris al mi la demandon, cxu mi bone fartas. La demando estas rekta priskribo de la vorto demandon.
Oni proponis al sxi la elekton, cxu sxi preferas vidi min morti aux farigxi amajxistino de la princo.[Rt.88] La demando estas rekta priskribo de la vorto elekton.
Mia sola demando al vi estas, cxu vi amas min. La demando estas perverba priskribo de la subjekto.
En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por cxu kaj por se. En Esperanto oni devas distingi. Cxu montras demandon. Se montras kondicxon. La signifodiferenco estas tre granda:
Morgaux li diros, cxu li venos. ≈ Morgaux li diros "jes, mi venos" aux "ne, mi ne venos". La cxu-demando estas objekto de diros. = Morgaux li diros la respondon al la demando, cxu li venos.
Morgaux li diros, se li venos. = Morgaux li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. La se-frazo estas kondicxa komplemento.
Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. La KI-demando rolas kiel subjekto de estas.
Mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.[FE.18] La demando estas objekto de montris.
Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis.[FA1.69] La demando estas objekto de scii.
Cxu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?[Rt.64] La demando estas objekto de scias.
Mi ne scias, gxis kiam ili restos cxi tie. La demando estas objekto.
Sxi prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino, por vidi, kiel granda estos la gxentileco de tiu cxi juna knabino.[FE.15] La demando estas objekto de vidi.
Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.[FA1.148] La demando estas objekto kun helpa tio.
El tio povas elveni, la diablo scias, kio.[Rz.9] La subfrazo estas disigita, sed rolas kiel objekto. = La diablo scias, kio el tio povas elveni.
La akrido [...] meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo.[FA2.104] La demando rolas kiel pri-komplemento kun helpa tio.
Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo.[Dn.10] La demando estas pri-komplemento, sed pri tio estas forlasita: ...por informi vin pri tio, kio estos...
Mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn.[FK.232] La demando estas rekta priskribo de la klarigo pere de helpa tio.
La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava.[L1.321] La demando estas rekta priskribo de la demando pere de helpa tio.
La demando estas, kiel longe ni restu cxi tie? La demando estas perverba priskribo de la subjekto.
Ne konfuzu demandajn KI-vortojn kun rilataj KI-vortoj.