PMEG

Tabelvortoj — bazaj reguloj

En Esperanto ekzistas 45 vortetoj, kiuj estas nomataj tabelvortoj, cxar oni povas ilin arangxi en tabelo laux similaj formoj kaj similaj signifoj.

Oni povas diri, ke cxiu tabelvorto konsistas el antauxparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn. La tabelvortaj partoj formas apartan, fermitan sistemon, kaj oni normale ne intermiksu ilin kun la ordinaraj vortelementoj en la lingvo. Legu ankaux pri tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finajxoj, kaj pri la demando, cxu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj.

Antauxpartoj «

KI-
demandovorto, rilata vorto, ekkria vorto
TI-
montrovorto
I-
nedifinita vorto
CXI-
tutampleksa vorto
NENI-
nea vorto

Postpartoj «

-U
individuo
-O
afero
-A
eco, speco
-ES
posedanto (senca objekto, senca subjekto)
-E
loko
-AM
tempo, fojo (okazo, kondicxo)
-AL
kauxzo
-EL
maniero, grado
-OM
kvanto (emfazita grado)

La gxenerala signifo de cxiu tabelvorto dependas de gxiaj partoj. En la praktiko tamen iuj tabelvortoj havas pli individuajn signifojn, kiujn oni devas aparte lerni.

J-finajxoj kaj N-finajxoj post tabelvortoj «

La tabelvortoj je U kaj A povas ricevi la finajxojn J kaj N.

La tabelvortoj je O povas ricevi N, sed normale ne povas ricevi J.

La tabelvortoj je AM, AL, EL, OM kaj ES ne povas ricevi J aux N.

La tabelvortoj je E povas ricevi direktan N-finajxon. Ili ne povas ricevi J.

KI-vortoj «

La tabelvortoj je KI estas uzataj en tri manieroj:

  • Kio estas tio? Demanda kio.

  • Kiu kuragxas rajdi sur leono?[FE.7] Demanda kiu.

  • Kiel vi fartas? Demanda kiel.

  • Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas.[IT.41] Demandaj kiu kaj kie.

  • La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule varmega.[FE.31] Rilata kiu.

  • Kiam mi venis al li, li dormis.[FE.20] Rilata kiam.

  • Li estas tiu, kies monon vi prenis. Rilata kies.

  • Kia granda brulo![FE.31] Ekkria kia.

  • Fi, kiel abomene![FE.26] Ekkria kiel.

  • Kion mi vidas![FE.17] Ekkria (kaj demanda) kio.

TI-vortoj «

La tabelvortoj je TI estas montraj vortoj. Plej ofte ili montras ion antauxe diritan aux ion poste dirotan. Ili povas ankaux almontri ion rekte vidatan, auxdatan aux simile:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.[FE.24] Tio montras antauxe diritan aferon.

  • Tio estas mia hejmo. Tio montras ion vidatan (eble kune kun fingromontrado).

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.[FE.33] Tiel almontras la postan ke-frazon.

  • Kio estas, kio vin tiel afliktas?[M.55] Tiel almontras vidatan aux auxdatan aferon.

  • Sxi estis en tiu momento tre bela.[M.56] Tiu almontras antauxe menciitan momenton.

  • Tiu cxi malfresxa pano estas malmola, kiel sxtono.[FE.33] Tiu almontras cxeestantan aferon (la malfresxan panon).

I-vortoj «

Tabelvortoj je I reprezentas neprecizigitajn aux nekonatajn aferojn:

  • Gerda [...] ricevis ion por mangxi kaj por trinki.[FA2.71] Oni ne diras, kion sxi ricevis.

  • Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.

  • Morti iam vi ja devas.[FA2.136] La tempopunkto estas nekonata.

  • Hodiaux estas ies tago de naskigxo.[BV.9] Oni ne diras, kies naskigxtago gxi estas.

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis![M.145] Ne estas dirite, kial sxi ne sukcesis.

CXI-vortoj «

Tabelvortoj je CXI havas signifojn tutampleksajn, totalajn:

  • Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.[FE.12] Cxio esprimas la tuton de la aferoj, kiujn li faris.

  • Cxiu homo amas sin mem.[FE.18] Ne ekzistas persono, por kiu ne validas tio.

  • Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam duope.[FE.14] Cxiam montras, ke ne ekzistas fojo, kiam ili ne iras duope.

  • Nun cxie regis gxojo.[FA1.49] Ne ekzistis loko, en kiu ne regis gxojo.

Ofte la kunteksto limigas la amplekson de CXI-vorto:

  • Sxia fratino en cxio estas kulpa.[FE.21] Sxi ne kulpas pri cxio en la mondo, sed pri cxiuj aferoj, pri kiuj temas gxuste nun.

  • La bela muziko ludis cxiam plue.[FA1.21] Cxiam = seninterrompe dum la tuta aktuala tempo.

NENI-vortoj «

Tabelvortoj je NENI havas signifon nean:

  • La tempon venontan neniu ankoraux konas.[FE.22] Neniu esprimas, ke ne ekzistas persono, kiu konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.[FE.28] Neniel montras, ke ne ekzistas maniero, en kiu mi povus vin kompreni.

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.[FE.35] Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakajxo al vojagxo.

Ofte la kunteksto limigas la signifon de NENI-vorto:

  • Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de gxia pretigado.[FA3.126] Neniu = neniu el la cxeestantaj mangxantoj.

  • Krom la kolbasaj bastonetoj [...] absolute nenio restis.[FA3.126] Absolute nenio = absolute nenio mangxebla.

NENI-vorto suficxas por nei la tutan frazon.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva