PMEG

Nun

Nun = "en tiu cxi tempo aux momento, en la tempo kiam mi parolas":

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.[FE.9] = ...mi iras en tiu cxi parola momento...

  • Lia filo mortis kaj estas nun malviva.[FE.31]

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.[FE.22]

  • La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule varmega.[FE.31]

  • Nun li diras al mi la veron.[FE.24]

Ne konfuzu nun kun nu, kiu estas ekkria vorteto kun tute alia signifo. Legu ankaux pri la apenaux uzata esprimo cxi tiamnun.

Nun estas normale uzata kun AS-verboj, sed ankaux aliaj verboformoj povas aperi:

  • Nun vi plu ne ricevos kisojn![FA2.54] = En tiu cxi momento kaj plu poste... Nun cxi tie montras kaj la nunon, kaj la postan estontan tempon.

  • Nun mi farigxis laca. Temas pri la nuna rezulto de antauxa sxangxigxo.

  • Nun gxi jam malaperis. = Nun gxi estas for.

  • Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.[FE.18] = ...nun vi komencu vian sercxadon.

  • Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi.[FE.25] US-verboj ne montras tempon.

Ofte nun estas uzata pli gxenerale pri la nuna epoko, la nuna mondo:

  • Nun komputiloj farigxas pli kaj pli oftaj en la mondo. Oni ankaux povus uzi hodiaux.

Ofte nun montras ne nur tempon, sed ankaux novan situacion, novajn cirkonstancojn:

  • Mi lasis ilin tute cxirkauxfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj.[Rt.67] = ...en la situacio, kiu nun ekestis...

Tio, kio kauxzis la novan situacion, povas esti montrata per subfrazo kun rilata kiam aux kun ke:

  • Nun kiam vi alvenis, ni povas komenci.

  • Nun ke mi ricevis garantiojn, mi ne plu timas.

Nun pri pasinteco «

En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = "en tiu momento, je tiu tempo, tiam". Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaux la auxskultanto mem cxeestus la okazajxojn, kvazaux estus nuna tempo:

  • Nun sxi aliris al la skribtablo.[M.178] = Tiam sxi aliris...

  • Cxiuj alte sxatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana.[FA2.30]

  • Nun gxi estis iom ripozinta.[FA2.6]

Legu ankaux pri simila uzo de hodiaux, hieraux kaj morgaux, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo.

Kun rolvorteto «

Oni povas antaux nun uzi tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon:

  • Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.25] Temas pri la nuno kaj la tempo post la nuno.

  • Tiu reformo [...] ecx per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj gxis nun ellernis Esperanton.[L1.181] Temas pri la tuta tempo gxis la nuno.

Komparu kun la uzo de rolvortetoj antaux hodiaux, hieraux, morgaux kaj antaux tabelvortoj je AM.

Vortfarado «

Nuna = "okazanta aux estanta nun": Kun la nuna numero finigxas la unua jaro de eldonado de nia gazeto.[OV.82] La nuna situacio estas neeltenebla.

Nun(ec)o = "la nun estanta tempo": Gxi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco.[M.69] Sxi cxiam vivas en la nuno, ne cerbumas pri pasintaj aferoj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva