PMEG

Tabelvortoj je OM

kiom
"kiel multe, kianombre, kiakvante"
tiom
"tiel multe, tianombre, tiakvante"
iom
"ne tre multe sed ankaux ne malmulte"
cxiom
"la tuta kvanto"
neniom
"nenianombre, neniakvante, neniamezure"

OM-vortoj estas uzataj kaj E-vortece, kaj O-vortece. En O-vorteca uzo OM-vorto ofte estas priskribata de da-esprimo.

Kiom «

  • Kiom mi sxuldas al vi, sinjoro doktoro?[FK.103] = Kian kvanton mi sxuldas al vi...? Demanda kiom.

  • Kiom vi volas, cxu du aux tri? = Kiel multajn vi volas...

  • Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis![FA1.68] = ...kiel multe de la sxtofo..., ...kian kvanton de la sxtofo... Kiom en demanda subfrazo.

  • Sxi pripensis, kiom kostos al sxi la nokta restado.[FA4.115] = ...kiel multe kostos..., ...kian kvanton kostos...

  • Cxu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?[Rt.64] = ...kiel multe/kia nombro/kia kvanto da mortigitoj estis?

  • Kiom da homoj estas cxi tie! Ekkria kiom.

  • Cxiuj donas al mi prunte, kiom mi volas.[Rz.93] Rilata kiom.

Tiom «

  • Sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, cxar mi nun tiom ne havas.[OV.518] Tiom montras la antauxe diritan nombron.

  • Malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas.[FA1.2] Tiom almontras la postan kiom-frazon.

  • Ekzistis nenio krom [...] infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos ecx tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno.[M.197] Tiom almontras la postan kiom-frazon.

  • Li havis tiun cxi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la levigxo de l' suno sin levis kaj eliris.[BV.13] Tiom almontras la postan ke-frazon, kiu esprimas la kvanton nerekte per gxiaj sekvoj.

  • Pri tiom da felicxo mi ecx ne songxis, kiam mi estis ankoraux la malbela anasido![FA2.42] Tiom almontras la aktualan felicxoplenan situacion.

Iafoje kiam cxeestas rilata kiom-subfrazo, tiom povas esti forlasata.

Iom «

Teorie iom devus signifi "ia nedifinita kvanto", sed en la praktiko gxi preskaux cxiam montras malgrandan kvanton. La signifo estas efektive ecx pli speciala, nome: "ne tre multe, sed tamen suficxe multe por esti konsiderata, por esti signifa". Iom estas uzata ne nur pri kvanto aux nombro, sed ankaux pri grado, cxiam kun sia speciala nuanco:

  • La juna vidvino [...] acxetis iom da butero.[M.64] = ...kvanton da butero ne tre grandan sed tamen konsiderindan.

  • Mi pensas, ke mi gxin ankoraux iom memoras.[BV.43] = ...ne tre multe memoras, sed ankoraux ja memoras.

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.[FE.34]

  • Sxajnas al mi, ke tiu cxi cxambro estas iom malseka?[Rz.33] = ...ne tre malseka, sed suficxe malseka por ke tio estu rimarkita? Grada iom.

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma.[FE.38] Grada iom.

  • Tie supre estingigxis la rugxaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis.[FA2.90] La esprimo iom post iom montras, ke io okazas per multaj malgrandaj apenaux distingeblaj sxangxigxetoj.

Ne konfuzu iom kun malmulte:

  • Li faris iom da eraroj. Estis ne tre multe da eraroj, sed tamen suficxe por ke oni mallauxdu lin.

  • Li faris malmulte da eraroj. La eraroj estis tiel malmultaj, ke oni devas lauxdi lin.

Trian subtilan nuancon havas kelke = "ne tre multe". Dum iom esprimas, ke nedifinita kvanto, kvankam malgranda, tamen estas konsiderinda, kelke montras, ke nedifinita kvanto, kvankam ne nula, tamen ne estas tre granda:

  • Sur la sxoseo estis iom da auxtoj. La auxtoj estis malmultaj, sed ne neglekteble malmultaj.

  • Sur la sxoseo estis kelke da auxtoj. La auxtoj estis pli ol unu, sed ne tre multaj. Nuntempe oni pli ofte diras kelkaj auxtoj. Legu pri la distingo inter kelke/multe kaj kelkaj/multaj.

Cxiom «

Cxiom povas praktike esti uzata nur O-vortece kun la signifo "la tuta kvanto":

  • — Kiom da benzino vi volas? — Mi volas cxiom, kiom vi havas. = ...Mi volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas.

La signifo de cxiom ofte praktike farigxas tre simila al la signifo de cxio, kiun oni uzas multe pli ofte.

Neniom «

  • El la viando, kiun vi oferbucxos vespere en la unua tago, neniom restu gxis la mateno.[Re.16] = ...nenia kvanto restu gxis la mateno.

  • Neniom da oro, sed bona gloro.[PE.1714]

  • Sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da cxevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaux neniom.[M.210]

Neniom estas uzata ankaux pri mezuro, kio proksimigxas al grado:

  • Mi simpligis gxis nekredebleco la gramatikon [...] neniom deprenante per tio cxi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon.[FK.232]

  • Tamen tio cxi neniom malhelpas.[H.165]

  • Iliaj mensoj neniom diferencos de niaj.[OV.348]

Aldona multe «

Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (aux multaj). Multe estas forlasebla, sed gxi iom emfazas la signifon. Oni povas ankaux uzi kiel multe, tiel multe, sed tiam ne estas emfazo:

  • Mi scias, kiom multe da malgxojo faras al Vi kelkaj intrigantoj.[L2.60] Oni povus forigi multe, sed tiam malaperus iom da emfazo.

  • Ne cxiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero sxuldas al nia kara foririnto.[L2.342]

  • Oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj.[FA3.40]

  • Tutan tagon dauxras cxi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dedicxas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo.[FA3.55]

  • Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas sxpari![FA3.98]

  • Se oni konsideros, [...] kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj cxiujare iras Amerikon, [...] kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la posxta komunikigxo estas grandega.[FK.205]

  • En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo.[FA2.2]

Aldona same «

Oni foje aldonas same post tiom por montri, ke la kvanto estas sama kiel alia kvanto:

  • Li penis per aparta alfabeto laux 33 diversaj lingvoj en tiom same da sxlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas.[FK.248] Tiom same = 33.

  • Tiam vi donis ducent, t. e. ne ducent, sed kvarcent, [...] oni povas sekve ankaux nun tiom same, por ke estu jam gxuste okcent.[Rz.80]

  • Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas?[M.36]

OM-vortoj kun pli «

Tre ofte OM-vorto priskribas la vorteton pli precizigante ties signifon:

  • Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino![AK.4]

  • La muziko placxis al ni tiom pli, ke Alfred gxin sendis.[BV.10]

  • Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo.[OV.312] Cxi tie tiom kunlaboras kun ju. Tiam oni normale ne uzas tiom, sed des.

Limiga kiom kaj tiom «

Ofte kiom, kaj iafoje tiom, uzigxas por montri, ke io validas nur inter certaj limoj:

  • Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.[Rt.51] = Laux tio, kion mi vidas, vi havas... Eble vi havas pli da filoj, sed mi ne povas vidi pli.

  • La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte.[FA1.100] = ...tenis sin lauxpove tute rekte. Liaj povoj teni sin rekte ne estis senlimaj.

  • La kuracado devas antaux cxio turni atenton al la kauxza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondicxoj de la vivo, kiom tion cxi permesas la profesio de la paciento.[FK.221] La profesio povas limigi la eblojn de reguligo.

  • Ili venis en vastan koridoron sub la planko, kiu estis nur tiom alta, ke ili povis veturi tra gxi en la fingringo, ne pusxigxante per la kapo al la plafono.[FA2.7] La alteco estis limigita.

  • Mi kiom eble evitas tiun vorton.[L2.331] = Mi lauxeble evitas.... Mi tiom, kiom tio estas ebla, evitas.... Ne konfuzu kiom eble (limiga) kun kiel eble plej (maksimumiga).

  • Estu tiom felicxa, kiom vi estos kompatema![Rt.137] La felicxo dependas de la kompatemo.

Kiom kaj tiom pri emfaza grado «

Cxi-antauxe estis diversaj ekzemploj de OM-vortoj por mezuro, kio estas tre simila al grado. Normale por montri gradojn oni uzas kiel kaj tiel. Grado estas unu el la bazaj signifoj de kiel kaj tiel. Sed por forta emfazo, oni povas anstatauxe uzi kiom kaj tiom:

  • La propagando de Esperanto, kiom ajn grandaj estas gxiaj lastaj progresoj, estas apenaux komencata.[L1.323]

  • Se tamen, kontraux cxia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke gxi ekdeziros ian alian lingvon, tiam [...] la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero.[FK.286]

  • La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti.[FK.293]

Estas rekomendinde utiligi tiun cxi eblon tre sxpare, por ke la emfaza efekto de tiom kaj kiom ne eluzigxu, kaj por ke la distingo inter kvantaj kaj gradaj vortoj ne farigxu malklara. En ekz. la jena frazo Zamenhof uzis tiel kvankam temas pri fortega emfazo: La lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel trapenetra, ke la animo eksaltis malantauxen kiel de eltirita glavo.[FA3.35]

Vortfarado «

Kioma = "sur kiu loko en vicordo": Kioma horo estas, gardisto?[FA1.81] De la kioma etagxo vi estas?[M.11] Li demandas min, [...] en la kioman klason mi volas lin enirigi.[Gm.59]. Kioma estas ofte uzata en demandoj pri horo.

Tioma = "sur tiu loko en vicordo": Estas nun tioma horo, ke vi devus enlitigxi.

Ioma, cxioma, nenioma = "ampleksanta iom, cxiom aux neniom": Ili havis ioman sukceson. (= ...iom da sukceso.) Ilia sukceso estis cxioma/nenioma. (= ...estis totala/nula.)

Kioma kaj tioma havas normale la saman vicordan signifon, kiel nombraj vortetoj kun A-finajxo. Sed iuj tamen foje uzas almenaux tioma ankaux por amplekso (same kiel ioma, cxioma kaj nenioma). Tio povas esti akceptebla, se la kunteksto ne allasas vicordan signifon: Ili havis tioman sukceson, ke ecx la regxo venis viziti ilin. Tio estas tamen ne tute klasika uzo. Normale oni dirus ...tiom da sukceso, ke..., aux ...tiel/tiom grandan sukceson, ke....

Iomete, iometo = "nur malmulte, tre malgranda kvanto": Sxi trinkis iomete da vino. / Mi parolas iomete la Anglan kaj la Francan lingvojn. / Ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila.[FK.234] Cxu via iometo da kuragxo jam elvaporigxis?[Rt.24]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva