Tabelvortoj je A rolas A-vortece kaj priskribas la samajn specojn de vortoj kiel A-vortoj. Ili ricevas J-finajxon kaj N-finajxon laux la samaj reguloj kiel A-vortoj. Sed tabelvortoj je A montras cxiam ecojn kaj specojn, dum vortoj kun vera A-finajxo povas havi multe pli variajn signifojn.
Tabelvortoj je A estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.
Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je A kaj tabelvortoj je U.
Kia li estas? Cxu li estas maljuna aux juna?[Rz.39] Demanda kia.
Kia supo gxi estas? Vi simple akvon enversxis en la tason.[Rz.27]
Kian agxon vi havas?[M.155]
Kia estas via nomo?[FA1.34] Aux: Kiu [el cxiuj nomoj] estas via nomo? Aux pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaux: Kiel estas via nomo?[Rz.63] Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomigxas?
Ni sxajnigu, kvazaux ni tute ne scias, kia homo li estas.[Rz.32] Kia en demanda subfrazo.
Sxi sentis, kian por sxi nefavoran impreson sxia ludado faris sur la virino.[M.28]
Kia gxoja festo![FE.10] Ekkria kia.
Kia bela persono sxi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de regxino![M.46]
Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas![FA1.1]
Kia estas via laboro, tia estas via valoro.[PE.835] Rilata kia.
Nun konfirmigxis do lia opinio, ke sxi ne estas tia, kia devas esti regxino.[FA1.112]
Tiu cxambro havis sxajnon de saloneto; sed en efektiveco gxi estis komercejo tia sama, kiaj estas cxiuj aliaj komercejoj.[M.20]
La bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas, ne, gxi havis en si vivon.[FA1.123]
Se post tia aux (tia) sama ne sekvas tuta frazo (kun cxefverbo), sed sola frazparto, tiam oni ne uzas kia, sed komparan kiel: Gxia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj.[FE.27] La virineto de maro vidis, ke sxi havas korpon tian kiel ili.[FA1.67]
Dio gardu! mi estas tute moderna, kaj tia oni devas esti.[FA3.50] Tia montras la antauxe diritan econ.
Mi ne apartenas al tiaj personoj.[M.85] Tia montras ion antauxe diritan.
Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis.[FA3.97]
Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.[FA1.47] Tia almontras la postan ke-frazon.
Mi havas tian senton kvazaux mi kisus mian patrinon![FA2.26] Tia almontras la postan kvazaux-frazon.
Restu cxiam tia, kia vi estas![FA3.60] Tia almontras la postan kia-frazon.
La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.[FA3.114]
Tie estis tia izoliteco, kiun sxi neniam antauxe spertis.[FA1.105] Tia almontras la postan kiu-frazon.
Mi gxojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi.[Rz.59] Tia almontras la postan kiel-komparon.
Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.[FE.18] Tiajn difinas la tutan frazparton longajn leterojn. Oni povus ankaux uzi tiel, kiu priskribus nur la A-vorton longajn. La signifodiferenco estas tre malgranda.
Al tiuj cxi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.[FK.233] Tiaj = memstaraj vortoj.
Iafoje kiam cxeestas rilata kia-subfrazo, tia povas esti forlasata.
Via vino estas nur ia abomena acidajxo.[FE.35]
Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.[FE.35]
Ni ne povis atingi ian rezultaton.[FE.42]
Ili kuradas tien kaj reen, kvazaux ili havus ian laboron.[FA2.153]
En la pordega arkajxo staris ankoraux Alecxjo kaj interparolis mallauxte kun ia juna viro.[M.172]
Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distancon.[FA3.88]
Ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn.[Rz.8]
Pri talento mi neniam auxdis, ke vi ian havas.[M.156]
Maldiligenteco estas la radiko de cxia malbono.[FA3.122]
Cxia dono estas bono.[PE.225]
Sxi meritis cxian lauxdon.[FA1.51]
En cxia okazo la artikoloj devas cxiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso.[OV.98]
La plej granda parto de la publiko estas tute indiferenta por cxia nova afero.[OV.85]
Nenia Dio ekzistas![Rt.127]
Nenia konstruo povas esti sen bruo.[PE.1709]
Pli da mono sxi ne havis, kaj laborenspezon sxi havis nenian.[M.178]
— Cxu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? [...] — Mi konas nenian tian lokon.[M.137]
Nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi.[FA1.61]
Tiajxo = "tia ajxo, afero tia": Mi ne sxatas tiajxojn. Pri tiaj cxi kunmetajxoj vidu cxi-antauxe cxe tabelvortoj je O, kaj ankaux Tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finajxoj.