PMEG

Komparaj esprimoj — cxu mallongigitaj frazoj?

Ofte oni povas anstatauxigi komparan kiel-esprimon per plena subfrazo kun cxefverbo, sed ofte tio ne eblas:

  • Li uzas sian hejmon kiel laborejon. Li uzas sian hejmon (tiel), kiel oni uzas laborejon. La plena kiel-frazo havas la saman signifon kiel la kompara kiel-esprimo.

  • Mi elektis sxin kiel prezidanton. Mi elektis sxin (tiel), kiel oni elektas prezidanton. La plena kiel-frazo havas alian signifon ol la kompara esprimo. La kompara esprimo informas pri la posteno, kiun sxi ricevis. La kiel-frazo montras la manieron, en kiu oni elektis sxin.

Komparaj kiel-esprimoj do ne estas (cxiam) mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni cxiam uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzus en plena frazo. Ili tiam ofte uzas kia(j)(n) anstataux kiel por montri egalecan komparon. Tia uzo estas ne nur maltradicia, sed povas ankaux foje farigxi tre maleleganta:

  • Li vizitis tiajn urbojn, kia estas Parizo. *Li vizitis (tiajn) urbojn kia Parizo.* Prefere diru: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo.

  • Li logxas en la sama urbo, en kiu mi logxas. *Li logxas en la sama urbo, en kiu mi.* Prefere diru: Li logxas en la sama urbo kiel mi.

  • Li naskigxis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi naskigxis. *Li naskigxis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi.* Prefere diru: Li naskigxis en la sama tago kaj en la sama loko kiel mi.

  • Emilio havis sur si ecx la saman veston, kiun sxi tiam havis sur si. *Emilio havis sur si ecx la saman veston kiun tiam.* Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si ecx la saman veston kiel tiam.[M.106]

Se kompara esprimo estas plena subfrazo, oni povas gxin enkonduki per kia, kiu, kiam k.t.p., sed se kompara esprimo estas sola frazparto (aux kelkaj frazpartoj sen cxefverbo), oni uzu komparan kiel.

Neniu postulas simile kompletigi ol-esprimojn al tutaj frazoj. Se oni sxangxas la cxi-antauxajn ekzemplojn en malegalecajn esprimojn, ne ekzistas alia vorteto ol ol por enkonduki la komparajxon: aliajn urbojn ol Parizo, en alia urbo ol mi, en malsama tago kaj en malsama loko ol mi, alian veston ol tiam.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva