PMEG

Identa kaj rola kiel

Normale kompara kiel montras similecon (...tia kiel..., ...tiel kiel... k.s.), sed iafoje gxi montras identecon aux rolon. Tiam kiel signifas "estante, estanta, en la rolo de" aux simile:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto.[LR.70] = ...estante prezidanto. ...en mia rolo de prezidanto., ...cxar mi estas prezidanto.

  • Mi konsilas al vi kiel patro.[Rt.86] La frazo ja povus signifi "mi konsilas al vi estante patro, en mia patra rolo", sed la konsilanto cxi tie fakte ne estas patro de la alparolato, kaj la efektiva signifo estas "mi konsilas al vi tiel, kiel patro konsilas al filo".

  • Sxi estus bona por mi kiel edzino![FA1.98] = ...estanta edzino! ...en edzina rolo!

  • Li naskigxis kiel Franco, sed mortis kiel homarano. Li estis Franco, kiam li naskigxis, sed homarano, kiam li mortis.

  • Kiel urbestro de la cxi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado.[Rz.29] = En mia rolo de urbestro...

  • Pauxlino malamas pritaksi knabinojn kiel Sofio. Dusignifa frazo: 1. ...pritaksi knabinojn en tiu maniero, en kiu Sofio pritaksas knabinojn. 2. ...pritaksi tiajn knabinojn, kia estas Sofio. (Trian signifon oni ricevas, se oni aldonas N-finajxon al Sofio: Pauxlino malamas pritaksi knabinojn kiel Sofion. = ...pritaksi knabinojn tiel, kiel sxi pritaksas Sofion.)

Nur la kunteksto povas montri, cxu kiel montras similecon, identecon aux rolon. Por fari distingon inter la identa signifo de kiel, kaj la ordinara, kompara signifo, oni eksperimentis per la nova vorteto *estiel* (ia mikso de estante kaj kiel), kiu montrus nur identecon aux rolon, sed gxi ne farigxis gxenerale uzata. Alia propono estas la E-vorto este. Por esti komprenata oni uzu kiel. En la praktiko la kunteksto cxiam montras, cxu temas pri identa kiel, aux ne.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva