PMEG

Aliaj montriloj de komparo

Kvazaux «

En similecaj komparoj oni povas uzi kvazaux anstataux kompara kiel, se la simileco estas nur sxajna, nereala, kaj oni volas tion emfazi:

  • Dum momento li staris senmova, kvazaux sxtonigxinta.[M.164] Li ne vere estis sxtonigxinta.

  • Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaux abunda fruktogxardeno.[FA3.64]

  • Cxiu statuo sur la ricxaj sarkofagoj sxajnis kvazaux ricevinta vivon.[FA1.139]

Iafoje oni devas uzi N-finajxon (aux alian rolmontrilon) post kompara kvazaux same kiel cxe kompara kiel:

  • Tiesto sxtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaux sian propran.[IT.21]

Kvazaux havas ankaux aliajn uzojn.

Komparaj rolvortetoj «

  • Al povas montri tion, al kio oni referencas en esprimo de simileco aux malsimileco: Gxi estis tre (mal)simila al la alia.
  • De povas montri malsimilecon: Mi estas diferenca de vi.
  • Kontraux povas signifi "kompare kun": La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraux via nuna nombro.[Re.1]
  • Antaux kaj (malofte) post povas montri pozicion (mal)pli altan en graveco aux rango: Antaux cxio zorgu oficon — plezuro atendos sian vicon.[PE.104]
  • Cxe kaj apud povas en figuraj esprimoj montri komparon: Se lin kompari kun la nuna regxo, li estis Apolono cxe Satiro.[FK.396]
  • Super kaj sub povas montri pli kaj malpli altan pozicion en rango, forteco, valoro k.t.p.: Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?[Rt.127]
  • Krom povas esti uzata anstataux ol post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s.

Komparaj vortetoj cxe preferi «

Cxe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferajxon per ia vorteto. Antaux I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataux. Antaux O-vorto aux O-vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankaux antaux, kontraux kaj anstataux eblas:

  • Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pincxata de la anasoj.[FA1.41]

  • Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.[FA3.152]

  • Mia edzino preparas mangxojn, kiujn mi certe preferas al la mangxoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.[FK.108]

  • Li ne atentas la vizagxon de princoj, kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo.[Ij.34]

  • Preferos la morton ol la vivon cxiuj restintoj.[Jr.8] = ...ol elekti la vivon... Ol rilatas al subkomprenita I-verbo. Tial oni uzas ol.

  • La aliaj anasoj preferis nagxadi en la kanaloj, anstataux viziti sxin.[FA2.34]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva