PMEG

Kiel kaj ol

Per la vortetoj kiel kaj ol oni povas montri, kun kio oni komparas. En tia uzado kiel kaj ol similas al rolvortetoj, sed ankaux al frazenkondukaj vortetoj. Oni povas diri, ke ili formas propran vortkategorion: komparaj vortetoj.

Per kiel oni faras egalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io similas. Kiel povas kunlabori kun TI-vorto aux sama/same, sed ofte tia vorto estas nur subkomprenata.

Per ol oni faras malegalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io malsimilas. Ol normale kunlaboras kun pli, malpli, malsama, malsame, alia aux alie.

Kiel havas ankaux aliajn nekomparajn uzojn.

Legu ankaux pri pli ol antaux nombrovortoj, kaj pri antaux ol.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva