PMEG

Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj

Se post kompara kiel aux ol aperas O-vorteca frazparto sen rolmontrilo, la komparo rilatas al la subjekto de la frazo. La kiel-afero aux ol-afero iel estas subjekto en fraza ideo. Tia kiel-esprimo aux ol-esprimo ankaux povas respondi al alia frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon, ekz. perverba priskribo.

Se tia kompara esprimo estu komprenata kiel objekto aux komplemento, oni devas uzi rolmontrilon por montri tion:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto.[LR.70] Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.

  • Mi elektis lin kiel prezidanton.[LR.70] Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto farigxis li, la objekto de la frazo.

  • Li amos sian landon pli ol cxiuj aliaj landoj. (Cxiuj aliaj landoj amos lian landon malpli.)

  • Li amos sian landon pli ol cxiujn aliajn landojn.[L1.201] (Li amos cxiujn aliajn landojn malpli.)

  • Cxu estas permesite agi kun nia fratino kiel publikulino? (Publikulino agus tiel.)

  • Cxu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?[Gn.34] (Kun publikulino oni agus tiel.)

  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ni. (Ni lumis malpli hele.)

  • Tie la suno lumis multe pli hele ol cxe ni.[FA1.32] (Cxe ni la suno lumis malpli hele.)

  • Li uzas Esperanton, kiel sekretan lingvon. (Li uzas sekretan lingvon.)

  • La vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.[FE.42] (Oni devas lerni simplajn vortojn.)

  • Vin solan mi fidis, kiel honestan homon.[Rz.38] (Mi fidis honestan homon.)

  • Sxi havas multe da ne-Esperantistoj kiel amikojn. (Sxi havas amikojn.)

  • Mi rigardas Zamenhof(-on) kiel geniulon. (Mi rigardas geniulon.)

  • Al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraux la interpopolaj muroj.[OV.370] (Mi diros tion al Esperantistoj.)

  • Estis tie tiel lume, preskaux kiel dum la tago.[M.200] (Dum la tago estas tiel lume.)

  • Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo.[Nm.12] (Per negxo oni povas tiel kovrigxi.)

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.[FE.18] (Li amas sin mem.)

  • Estas ja pli bone havi ion, ol nenion.[M.104] (Oni povus havi nenion.)

  • Neniam mi amis lin pli multe, ol en la tago, kiam li de tie cxi forveturis.[BV.81] (En tiu tago mi amis lin multe.)

  • Mi vin trovas pli simila al greko, ol al skito.[IT.41] (Vi estas malpli simila al skito.)

  • Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto.[FA3.144] (Li ne pensu nur pri sia ama aflikto.)

Komparo kun priskribo «

Foje kiel-esprimo aux ol-esprimo rilatas nur al priskribo de vorto. Se tia priskribo havas N-finajxon, la kompara esprimo tamen ne havu tion, cxar la kompara esprimo ne estas objekto en subkomprenata frazo:

  • Li uzas domon grandan kiel palaco.Li uzas domon. La domo estas granda kiel palaco. La komparo rilatas nur al la grandeco de la domo. Komparu kun: Li uzas grandan domon kiel palacon. (Li uzas palacon.)

  • Mi neniam renkontis homon (tian) kiel sxi.Mi ne renkontis homon, kiu estas simila al sxi.

  • Gxi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj.[FA1.1]La okuloj estas tiel grandaj kiel du tasoj.

  • Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo.[Er.32] = Mi igos vian semon multa kiel... Ne temas iel ajn pri multigo de la steloj, sed pri tio, ke la semo farigxu same multa, kiel la steloj.

  • Li lernis gravajn lingvojn, kiel la Angla lingvo kaj la Franca. (La Angla lingvo kaj la Franca estas tiaj gravaj lingvoj.) La Angla kaj la Franca estas ekzemploj de tiu speco de lingvoj, kiujn li lernis. Eble li ne lernis gxuste ilin.

  • Mi havas alian proponon, ol la jxus prezentita. (Mia propono estas alia, ol la jxus prezentita.)

  • Li havas korpon pli largxan ol alta. = ... pli largxan ol gxi estas alta.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva