Kiel-esprimoj kaj ol-esprimoj normale estas memstaraj frazpartoj, sed povas ankaux esti rektaj priskriboj de aliaj frazpartoj.
Komparaj kiel kaj ol povas enkonduki O-vortecan frazparton:
Tiu cxi malfresxa pano estas malmola, kiel sxtono.[FE.33] La malmoleco de la pano similas al la malmoleco de sxtono.
Sxiaj okuloj estis kiel du steloj.[FA1.151] = Sxiaj okuloj similis al du steloj.
Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.[FE.37]
Ili aspektas preskaux kiel floroj.[FA1.19]
Se nun trovigxus tiaj regxoj, kiel regxo Arturo, tiam trovigxus ankaux tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian.[FA1.77]
Mi gxojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi.[Rz.59]
Lakto estas pli nutra, ol vino.[FE.10] = Lakto malsimilas al vino laux la nutreco.
Mi havas pli fresxan panon, ol vi.[FE.10] = Se oni komparas kun vi (kun la pano, kiun vi havas), mi havas pli fresxan panon.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove.[FE.22]
Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.[FE.22]
Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.[FE.31]
Kiel kaj ol povas enkonduki A-vorton, E-vorton aux E-vortecan vorteton:
Li estis kiel senviva.[FA4.189] = Lia eco similis al senviveco.
Sxi kuris kiel rabia, nenion vidante antaux si.[M.209]
Li estas tiel stulta, kiel bela.
Sentu vin tute kiel hejme.[FA2.37]
Mia persona opinio restas cxiam ankoraux tia sama, kiel antauxe.[OV.542]
Emilio havis sur si ecx la saman veston kiel tiam.[M.106]
Ili tamen eniris kaj trovigxis en cxambro vasta, pli longa ol largxa.[M.105] La longeco superis la largxecon.
Vi estas pli ol beleta, vi estas bela![FA2.98]
Sxi estis ankoraux pli bela ol antauxe.[FA1.50]
Mi pli volonte estas cxi tie ol tie.
Kiel kaj ol povas enkonduki I-verbon (kune kun eventualaj frazpartoj, kiuj apartenas al tiu I-verbo):
Disigxi estas tiel same dolore, kiel enterigi.
Diskuti kun li estas same senutile, kiel drasxi venton.
Pli bone ne fari, ol erari.[PE.1973]
La regxino estis tre sagxa virino, kiu povosciis pli ol nur veturadi en kalesxo.[FA1.5]
Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pincxata de la anasoj, pikata de la kokinoj, pusxata de la servistino, kaj dum la vintro suferi cxiaspecajn turmentojn![FA1.41] Legu pli pri komparo cxe preferi.
Komparaj kiel kaj ol povas ankaux enkonduki tutan subfrazon:
Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.[FE.18]
La afero ne estas tia, kiel oni pensas.[OV.152]
Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj sxuldoj turmentas.[PE.1715]
Gxi estis al mi pli kara, ol mi povas diri.[BV.81]
Sxi komencis per vocxo malpli seka, ol kiel sxi parolis gxis nun.[M.34] Kiel ne montras komparon tie cxi, sed manieron. La komparon montras ol.
Li disbatos vin, antaux ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo![FA1.21] Cxi tie ol enkondukas tempan subfrazon. La malsamecon montras antaux (≈ "pli frue").