PMEG

Kvantaj vortetoj

E-vortecaj vortetoj kun kvanta signifo estas: kiom, tiom, iom, cxiom, neniom, pli, plej, tro kaj variantoj de ili. Ili povas roli E-vortece en diversaj manieroj.

O-vorteca uzo «

Tre ofte kvantaj vortetoj estas uzataj O-vortece, simile kiel kvantaj E-vortoj. Ili povas tiam esti subjekto, objekto k.t.p.:

  • Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis.[FA1.69] Kiom estas objekto de pretigis.

  • Cxu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?[Rt.64] Kiom estas subjekto de estis.

  • Prenu tiom da mono, kiom vi volas.[FA1.2] Tiom kaj kiom estas objektoj.

  • Pri tiom da felicxo mi ecx ne songxis, kiam mi estis ankoraux la malbela anasido![FA2.42] Tiom estas pri-komplemento.

  • La juna vidvino [...] acxetis iom da butero.[M.64] Iom estas objekto.

  • Adamo Rudzinski rigardis sxin kun granda intereso, ecx kun iom da admiro.[M.76] Iom estas kun-komplemento.

  • Restas ankoraux iom da problemoj. Iom estas subjekto.

  • Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo![Rz.55] Pli estas objekto.

  • Pli li ne povas diri al ili pri tio, cxar pli li ne scias.[FA3.117] Pli estas objekto.

  • Tro da kuiristoj kacxon difektas.[PE.2468] Tro estas subjekto.

  • De tro da pano venas malsano.[PE.320] Tro estas de-komplemento.

A-vorta priskribo de kvanta vorteto «

Simile kiel cxe kvantaj E-vortoj oni foje rilatigas priskribon al la da-esprimo, kvankam la da-esprimo ne estas cxefvorto:

  • Iom da homoj estis invititaj. Strikte gramatike devus esti invitite, cxar el gramatika vidpunkto invititaj priskribas la vorton iom. Tamen oni uzas invititaj, cxar lauxsence gxi priskribas la vorton homoj.

Malnova A-vorteca uzo de OM-vortoj «

En la frua tempo oni foje uzis kiom kaj tiom A-vortece kiel rektan priskribon de O-vorto: Se l' amikoj [...] kolektos tiom vocxojn, kiom ili povos [...][OV.27] En ordinara lingvajxo oni nun devas uzi da: ...tiom da vocxoj... En ekz. poezio oni eble ankoraux povas uzi tiajn esprimojn por speciala efekto. Komparu kun simila malnova uzo de O-vortaj nombrovortoj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva