PMEG

Si en fiksitaj esprimoj

En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.

  • siatempe = "en tiu tempo, en la koncerna tempo, en konvena tempo". Kiam siatempe havas tiun cxi specialan signifon, oni diras cxiam siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon.[LR.83] Tiam mi donos al via lando pluvon siatempe.[ReZ.11]

  • O-vorto + en si = "...tia, kia gxi estas". Kiam temas pri tiu cxi speciala signifo, oni uzas si ecx se la koncerna afero ne estas subjekto: Se oni rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia gxi estas...

  • per si (mem) = "per propra efiko, sen ia rimedo". Oni uzas cxiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si mem.

  • inter si = "reciproke, unu kun la alia". En tiu esprimo si estas ofte uzata pri afero, kiu ne estas subjekto: "Lingvo Internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.[FK.259]

  • sia = "gxia propra, kiu apartenas al gxi aparte". Tian signifon havas sia cxefe en proverboj. Tiam sia estas uzata ankaux por nesubjektaj aferoj: Al cxiu sia propra estas cxarma kaj kara.[PE.20] Cxio sia estas plej cxarma.[PE.233] Sia estas kara pli ol najbara.[PE.2314]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva