PMEG

Si en kompleksaj frazoj

Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la cxefverba ago ankaux alia ago. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. Se si tiam rolas kune kun la ne-cxefverba ago, povas ekesti duboj, kiun subjekton si reprezentu.

Subfrazo «

La cxefverbo de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si en subfrazo, gxi reprezentu cxiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la cxeffrazo:

  • Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.[FE.35] Si reprezentas la subjekton de enhavis.

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.[FE.25] Subjekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.

  • Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.[FE.20] Subjekto de scius estas la lernanto. Sia do signifas de la lernanto. Subjekto de punus estas la instruanto.

  • Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuzigxas kun sia edzino Rebeka.[Gn.26] Rebeka estas edzino de Isaak (la subjekto de amuzigxas), ne de Abimelehx (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimelehx, oni dirus lia edzino.

  • Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaux povas esti alia viro.

Si ne povas esti mem subjekto. Ankaux ne eblas uzi si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la cxeffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos morgaux.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaux.* Tiaj konstruoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo cxiam reprezentas la subjekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie cxi estas si kaj sia frato respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaux ne eblas: *Sxi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Sxi sentis, ke pluvas sur sxin. La subfrazo pluvas sur sxin havas sensubjektan verbon.

I-verbo «

Se oni uzas si kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la I-verbo. Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la cxefverbo, sed ne cxiam:

  • Cxiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Gxi estas identa al la subjekto de devas.

  • Kiam estas varme, li sxatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de sxatas.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej versxajne la sinjoron.

  • Ili ne permesas al li lavi sin cxi tie. Li ne lavu sin cxi tie.

  • Ne estas permesite lavi sin cxi tie. Neniu lavu sin cxi tie. La senca subjekto de lavi estas indiferenta. Si reprezentas cxiun ajn personon.

Se la senca subjekto de I-verbo ne cxeestas en la frazo, kaj se gxi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la cxefverbo:

  • La regxo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne cxeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la regxon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la regxo.

  • La regxo sendis la serviston voki lian kuraciston. Cxi tie la subjekto de voki (la servisto) ja cxeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la regxo.

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo kiel unu verbon:

  • Pacience sxi lasis sin levi sur la dorson de la cxevalo.[FA4.42] Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas sxangxi sin al sxin, ekz.: Pacience sxi lasis al ili sxin levi... Pacience sxi lasis ilin levi sxin... Pacience sxi lasis, ke ili sxin levu...

  • Cxu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per cxeno al la limaka irado de la materio?[Rt.37] = ...devas lasi ion alligi gxin per cxeno... ...devas lasi, ke io alligu gxin per cxeno...

Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se gxi ne cxeestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston.[FA2.29] Temas pri la kuracisto de la imperiestro. Estas rekomendinde uzi sian anstataux lian, cxar la senca subjekto de voki forestas.

Aga O-vorto «

Se O-vorto estas klare aga, kaj se gxia senca subjekto cxeestas, si normale reprezentu tiun subjekton. La reguloj estas tamen nefiksitaj:

  • Petro pacience auxskultis la plendadon de Karlo pri cxiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri cxiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de auxskultis).

  • Sxi ignoris la flatadon de sxiaj admirantoj. Sxiaj admirantoj flatis (sxin). Oni ne diras siaj admirantoj (laux la bazaj reguloj), cxar oni konsideras nur la sencan subjekton de flatado.

Kiam sia staras antaux aga O-vorto kiel difinilo de gxi, gxi cxiam reprezentas la subjekton de la cxefverbo:

  • Karlo rakontis al Eva pri sia vojagxo al Azio. Karlo vojagxis al Azio.

  • Karlo demandis al Eva pri sxia vojagxo al Euxropo. Eva vojagxis al Euxropo.

  • Karlo parolis kun Eva pri sxia vojagxo al siaj gepatroj. Eva vojagxis al siaj gepatroj. Cxi tie sia reprezentas la sencan subjekton de vojagxo. Sia cxi tie ne estas difinilo de la aga O-vorto vojagxo, sed de la vorto gepatroj.

  • Karlo rakontis pri sia vojagxo al siaj gepatroj. La unua sia reprezentas la subjekton de la cxefverbo rakontis. La dua sia reprezentas la sencan subjekton de vojagxo. Ili estas tamen la sama persono.

La sekvaj ekzemploj montras la diversajn eblojn en tiaj frazoj:

  • Karlo admiras lian fidon al si. Li fidas al si. Li ne estas Karlo.

  • Karlo admiras lian fidon al li. Li fidas al li. La unua li ne estas Karlo. La dua li povas esti Karlo aux tria viro.

  • Karlo admiras sian fidon al li. Karlo fidas lin. Li ne estas Karlo.

  • Karlo admiras sian fidon al si. Karlo fidas sin. Temas nur pri Karlo.

Se la senca subjekto de aga O-vorto ne cxeestas en la frazo, oni ofte ne konsideras gxin. Si tiam reprezentas la subjekton de la cxefverbo laux la bazaj reguloj. La uzado estas tamen tre diversa:

  • Sxi observadis la enportadon de siaj kofroj. Siaj reprezentas la subjekton de la cxefverbo, cxar la senca subjekto de enportado ne cxeestas. Oni povus diri sxiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, cxar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.

  • La gepatroj plendis pri la malbona traktado de sia filino. Aux ...de ilia filino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

  • Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (gxi estas gxenerala oni), sed si tamen reprezentas gxin. Alternativo estus fanfaronado pri oni mem.

  • Sxparo de sia mono estas foje konsilinda, foje malsagxa. La alternativon onia mono multaj evitus, cxar onia estas malkutima vorto.

Se la ago de aga O-vorto estas senobjekta, oni plej ofte ignoras gxian sencan subjekton, ecx kiam tiu cxeestas en la frazo:

  • Sxi penis kasxi la tremadon de sia vocxo.[M.95] Senca subjekto de tremadon estas la vocxo. Sia tamen reprezentas la subjekton de kasxi, cxar tremi estas senobjekta verbo, kaj oni ignoras gxian sencan subjekton. Se oni dirus sxia vocxo, oni pensus, ke temas pri la vocxo de alia virino.

  • Li funebras la morton de sia amiko. Oni ignoras la sencan subjekton de morton.

La afero komplikigxas pro tio, ke multaj O-vortoj havas signifon parte agan, parte ne-agan, kaj oni povas trakti ilin diversmaniere laux la aktuala senco:

  • Sxi auxskultis la flatojn de siaj admirantoj. La vorto flatojn estas cxi tie traktata kiel flatajxojn, ne-aga vorto (sen senca subjekto).

  • Sxi auxskultis la flatojn de sxiaj admirantoj. La vorto flatojn estas cxi tie traktata kiel flatadojn, aga vorto (kun propra senca subjekto).

Participo «

Participo kun A-finajxo cxiam estas rekta aux perverba priskribo de io. Se si aperas kune kun tia participo (kiel rekta priskribo de tiu participo, aux kiel parto de rekta priskribo de tiu participo), tiam si cxiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj gxia rekta priskribo estas kvazaux subfrazo:

  • Li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.[Nm.22] La angxelo estis staranta kun glavo en sia mano.

  • Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Sxi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.

Participo kun E-finajxo cxiam havas la saman subjekton kiel la cxefverbo:

  • Lavinte siajn vestajxojn Karlo kuiris vespermangxon. Karlo estis lavinta siajn vestajxojn.

  • Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto.

Participo kun O-finajxo cxiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankaux agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si tute laux la bazaj reguloj:

  • Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro.

  • Sxi postkuris la sxtelinton de sia auxto.

Kompara esprimo kun kiel aux ol «

Komparaj esprimoj enkondukitaj de kiel aux ol ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de la subkomprenata verbo:

  • Sxi amas lin (same) kiel sin mem. Sxi amas sin mem.

  • Sxi amas lin (same) kiel li mem. Li mem amas sin.

  • Sxi estas (tiel) sagxa kiel sxia fratino. Ankaux sxia fratino estas sagxa.

  • Ili ne estu, kiel iliaj patroj, generacio ribela kaj perfida.[Ps.78] Jam iliaj patroj estis tia generacio.

  • Eble li ankaux mortos, kiel liaj fratoj.[Gn.38] Liaj fratoj mortis.

  • Li punis ilin same kiel siajn fratojn. Li punis ankaux siajn fratojn.

  • Sxi amas lin pli ol sin mem. Sxi amas sin mem.

  • Sxi amas lin pli ol li mem. Li mem amas (sin).

  • Ili denove farigxis pli malbonaj ol iliaj patroj.[Jgx.2] Iliaj patroj estis malbonaj.

  • La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol siajn proprajn filojn. La patroj punis siajn proprajn filojn (sed malpli).

Oni rimarku, ke komparaj kiel-esprimoj kaj ol-esprimoj ne nepre estas mallongigitaj frazoj, sed ili havas frazosimilan signifon.

Kompleksa frazparto «

Ofte kompleksa postmetita priskribo de O-vorto povas esti rigardata kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si povas reprezenti la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas cxiam identa al la antauxa priskribata O-vorto. Pri tiaj frazoj la uzado estas tamen malunueca:

  • Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentrajxoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentrajxoj. La pentrajxoj apartenas al la muzeo.

  • Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentrajxoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro liaj pentrajxoj. La pentrajxoj estas de Picasso.

  • Sxi rimarkis [...] la regxon de la maro kun sia krono sur la kapo.[FA1.63] = ...la regxon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo.

  • Cxiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo.[FA1.64] = ...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

Iafoje Zamenhof traktis ankaux aliajn frazpartojn kvazaux ili estus frazoj kun propra verbo kaj propra subjekto:

  • Cxiu el la Izraelidoj devas resti fortike cxe la posedajxo de la tribo de liaj patroj.[Nm.36] = ...cxe la posedajxo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj. Laux la normalaj reguloj oni devus diri siaj patroj, cxar sia reprezentas la subjekton de la cxefverbo devas.

  • La regxido [...] nomis la regxidinon lia amata trovitino.[FA1.63]La regxido diris, ke la regxidino estas lia amata trovitino. Normale oni dirus sia amata trovitino (si reprezentas la subjekton de nomis). Komparu kun la frazo: Sxi nomis sxin sia filino.[FE.17]

En tiaj cxi okazoj estas preferinde uzi la bazajn regulojn por si konsiderante nur la subjekton de la vera cxefverbo.

Konfuzo inter dua persono kaj tria persono «

Iafoje vorto, kiu normale estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo tamen esti duapersona lauxsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi vi aux si lauxplacxe por reprezenti tian vorton:

  • Ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Sian popolon el la lando Egipta.[DnZ.9] Sia reprezentas kiu (triapersona vorto), sed kiu estas egala al Sinjoro nia Dio, kiu estas la alparolata persono: vi. La Zamenhofa frazo estis tial "korektita" en la Biblio: Sian farigxis Vian. Ambaux dirmanieroj estas tamen gxustaj. Miskomprenoj cxiuokaze ne eblas.

  • Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol cxion en la mondo.[IT.65] Oni povus uzi sian anstataux vian, cxar kiu estas per si mem triapersona, sed kiu egalas cxi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaux duapersona.

  • Cxu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?[Rgx2.9] La mortiginto estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaux uzi via.

Permeseblaj neregulajxoj «

En specialaj okazoj oni povas malobei al la reguloj por si, se el tio rezultas plia klareco. Oni uzu tiun permeson nur tre malofte, kaj nur en tre kompleksaj frazoj, kiuj alie riskus esti miskomprenataj:

  • La Hxino tial ankaux legas siajn skribajn signojn cxiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo.[FK.243] Zamenhof uzis ilia (= la aliaj popoloj) anstataux la normala sia por emfazi la kontraston al la unua sia. Se oni dirus denove sia, oni eble ne tuj komprenus, ke temas pri alia si.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva