Pri montras temon, tion, kion ago traktas aux koncernas, k.s.:
Mi parolas pri leono.[FE.7] La temo de la parolado estas leono.
Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo![FA3.91] La pensoj havis vin kaj la malnovan tempon kiel temojn.
Mi ne kuragxis demandi vin pri tio, cxar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn.[M.156]
Mia Dio! mi auxdis pri la malfelicxo, kiu vin trafis.[M.95]
Mi instruas mian infanon pri Esperanto.[LR.98] (= Mi instruas Esperanton al mia infano.[LR.98]) La temo de la instruado estas Esperanto.
Mi estas preta [...] vendi al vi tiun cxashundon, pri kiu vi marcxandis. — Ne, ne pri hundoj mi nun pensas. — Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos pri alia hundo.[Rz.90]
Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.[FA2.107]
Cxu vi ploras pri mi?[FA1.125]
Pri kio estas la afero?[PE.2087] = Pri kio temas? = Kion koncernas la afero? Al kio rilatas la afero? Kio estas la temo de la afero?
Gxenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo.[M.84] La edzo okupas sin koncerne tiajn aferojn.
Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.[FE.18]
Mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri gxiaj plej elementaj reguloj.[M.33]
La scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la gxardeno, sed la najtingalon ili ne forgesis, al gxi estis dedicxita la cxefa cxapitro.[FA2.24]
Sxi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri sxia senlima mizero.[M.201]
Kiam pri estas uzata prefiksece en verboj, gxi ofte havas tute specialan efikon.