Kiam de rekte rilatas al verbo, gxi normale montras lokon, kie komencigxas movo:
Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.[FE.9] La movigxo komencigxis cxe la avo, iris for de li, kaj direktigxas nun al la onklo.
La vento forblovis de mia kapo la cxapon.[FE.39]
Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.[FE.40]
Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.[FE.18]
Por klareco oni povas je bezono uzi for de aux disde. La polico prenis la sxtelitan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la sxtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de (= "... la sxtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto").
Rilate al verbo, de povas ankaux montri originon, kio estas simila al formovo:
De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.[FE.9]
Sagxa filo lernas de la patro.[SS.13]
La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo.[FE.36] Izraelo estas ilia prapatro.
Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo.[Gn.25]
Rilate al verbo, de povas ankaux montri malsimilecon, distingon, apartecon, malproksimecon, disecon:
Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj?[AK.5]
Mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj![FA1.69]
Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi?[Ps.88]
Nun mi iom liberigxis de la plej urgxaj el miaj kolektigxintaj laboroj.[L1.184]
Trankviligxu de l' batado, ho mia kor'![FK.303]
Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de dauxra ago aux stato.
Tempa de povas stari antaux tempopunkto:
Li laboras de la sesa horo matene.
Sxi tion kapablas de la naskigxo.
Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.24]
Tempa de povas stari ankaux antaux esprimo de tempodauxro. Tiam la du dauxroj komencigxas (pli-malpli) samtempe:
Mi konas lin de longa tempo.[FA2.94]
Nur de ses monatoj mi scias la veron.[BV.74]
De la mateno mi nenion mangxis.[Rz.13]
Gxi komencas sian ekzistadon nur de hodiaux.[OV.111]
Por montri klare, ke temas pri tempo, oni povas uzi ekde aux de post:
Se temas pri tempopunkto, apenaux estas diferenco inter ekde kaj de post, sed se temas pri tempodauxro, la diferenco estas ja granda: de post sxia vivo = ekde sxia morto.
Ekde sxia vizito li sxajnas multe pli felicxa.
Mi promesas ekde hodiaux ne fumi plu.
Multe sxangxigxis de post tiu tempo.[FA3.143]
Zamenhof foje skribis depost kiel unu vorto: Depost sia plej frua agxo sxi montris jam malbonajn trajtojn de karaktero.[F4.91] Nenio pravigas tian kunmeton, sed se oni tamen uzas gxin, oni atentu pri la akcento: dEpost.
Zamenhof uzis ankaux deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:
Li mezuris la largxon deloke de la malsupra pordego gxis la ekstera rando de la interna korto.[Jhx.40]
Al tio [longa kusxado en la lito] sxi alkutimigxis detempe de sia infaneco.[FA4.149]