De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri multajn diversajn signifojn. Gxenerale de montras ian rilaton inter la priskribata afero kaj la de-esprimo.
Plej ofte de-esprimo montras apartenon cxe ne-aga O-vorto. La vorto "aparteno" havas tiam tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco, alligiteco, parteco, parenceco, aux alia formo de aparteno:
Jen kusxas la cxapelo de la patro.[FE.8] La cxapelo apartenas al la patro kiel posedajxo aux havajxo.
Jen estas la kajero de la juna frauxlino.[FE.10] La kajero apartenas al la frauxlino kiel posedajxo.
La dentoj de leono estas akraj.[FE.7] La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.
Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.[FE.12] La fingroj apartenas al la manoj kiel korpopartoj.
Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.[FE.32] La bordo apartenas al la maro, cxar gxi trovigxas tuj apud gxi.
Januaro estas la unua monato de la jaro.[FE.12] Monatoj estas partoj de jaro.
La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.[FE.12]
La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la logxejo.[M.180]
La filo de la regxo sxin renkontis.[FE.21] La filo apartenas al la regxo kiel parenco.
Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, cxar li verkis gxin.
Martha Jeddler [...] farigxis bonfarema kaj malsevera kontraux cxiuj specoj de homoj.[BV.20] Temas pri speco, kiu apartenas al la klaso "homoj".
La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro.[FE.11] La "portreto" apartenas al la patro, cxar "gxi" montras lian aspekton.
Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino.[FE.32] La glaso apartenas al vino, cxar gxi estas uzata por vino.
Sxi estas profesoro de matematiko. La profesoro apartenas al matematiko, cxar tio estas sxia fako. Oni povas ankaux uzi pri.
La ricxeco de tiu cxi homo estas granda.[FE.35] La ricxeco apartenas al la homo, cxar gxi estas unu el liaj ecoj.
Tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.[FE.32] La aktuala signifo apartenas al la ideo "mezuro".
De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ:
virino de meza agxo[M.20] = "mezagxa virino".
haroj de nedifinita koloro[M.20] La haroj havis kiel econ nedifinitan koloron.
Proksime de ili staris ankoraux alia figuro de triobla grandeco.[FA2.105] La figuro estis trioble granda.
De rilate al ne-aga O-vorto povas montri konsiston:
Li donis al sxi bukedon de rozoj. La bukedo konsistis el rozoj (bukedo da rozoj havus iom alian signifon).
Tie malsupre kusxas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.[FA3.55] La reto konsistas el fervojoj kaj kanaloj.
La sxipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo.[FA2.110] La fumo konsistis el pulvo.
De rilate al ne-aga O-vorto povas montri originon aux devenon:
Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo = Francisko el Asizo
De la flanko (de iu), kaj similaj esprimoj, povas montri originon kun nuanco de respondeco:
Mi respondis al li, ke mi tion cxi ne povas konsenti, cxar gxi estus malmodestajxo de mia flanko.[L1.153] Mi farus malmodestajxon (pri kiu mi devus respondeci).
Vi ne rigardos ja gxin kiel maldelikatecon de mia flanko, se [...] mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalajxoj.[M.125]
Cxe ne-aga O-vorto, de povas montri mezuron:
La knabo havis la agxon de nur ses jaroj.[FA4.208] La agxo estis granda je nur ses jaroj.
Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton.[Er.8] La vojo estas tiel longa, ke dauxras tri tagojn iri gxin.
En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.[FE.40] La dauxro estis longa je kelke da minutoj.
Iafoje de povas montri formovigxon aux apartecon, kiam gxi rilatas al ne-aga O-vorto:
Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. La vojo kondukas for de unu punkto.
En unuhora distanco de nia kabano [...] staris la malgranda pregxejo.[FA1.151] La kabano kaj la pregxejo estas apartaj je unu horo.
Cxi-antauxe cxiuj de-esprimoj rilatis al O-vortoj kiel rektaj priskriboj de ili, sed rilate al ne-agaj O-vortoj de-esprimo ankaux povas aperi kiel perverba priskribo de subjekto:
Tiu libro estas de Karlo. De montras apartenon, posedon. Pli ofte oni uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.
Tiuj du arboj estas de malsamaj specoj. De montras ecojn.
Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno.[Pr.10] De montras originon.