PMEG

Preter

Loko de movigxo «

Preter montras lokon, cxe kies flanko okazas movo. La movo normale pluiras for de tiu loko, sed gxi povas ankaux resti cxe la loko sen iri pluen, laux la kunteksto:

  • Li pasis preter mi sen saluto.[M.158] Li pasis flanke de mi.

  • Elizo devis iri tute proksime preter ili.[FA1.112] Sxi pasis flanke de ili.

  • La fisxoj, kiuj nagxis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj.[FA1.16]

  • Li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo.[FA2.55]

Loko sen movigxo «

Preter povus ankaux montri lokon, kiu estas atingebla per movo flanke de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj: Mia hejmo trovigxas preter tiuj arboj. Se vi volas atingi mian hejmon, vi devas iri preter tiuj arboj. Simila uzo estas ebla, sed same malofta, cxe tra. Cxe trans tia uzo estas tamen normala.

Preter + direkta N-finajxo «

Por klare montri, ke pretermovo pluiras for de la afero, oni povas uzi preter + N-finajxon. Jam simpla preter povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-finajxon nur kiam tio helpas al klareco:

  • Gxi iris al li preter la busxon.[PE.697] = Li ne sukcesis profiti de gxi.

  • La vojo kondukis preter pregxejon.[FA1.14] = La vojo ne finigxis cxe la pregxejo.

Komparu kun similaj uzoj de cxirkaux, tra, trans kaj kontraux.

Figura uzo «

  • Li agas preter cxia racio. Li tute ne uzas racion.

  • La pesto pasis preter tiu urbo. La pesto ne trafis tiun urbon.

Vortfarado «

Pretere = "preter io": La arbaroj estis densaj kaj mallumaj, [...] kaj pretere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro.[FA2.5] = ...preter la arbaroj...


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva