PMEG

Trans

Loko «

Trans signifas "sur la alia flanko de". Oni uzas trans, kiam oni devus iri super aux sur la koncerna afero por atingi la alian flankon:

  • Cxi tiu estas jam trans cxiuj montoj.[Rn.18] = Cxi tiu estas jam sur la alia flanko de cxiuj montoj. Por iri tien, kie cxi tiu estas, oni iru super (aux sur) la montoj.

  • Ankoraux antaux la mallevigxo de la suno ni devas esti trans la limo![Rt.103] = ...sur la alia flanko de la limo.

Komparu kun simila, sed tre malofta, uzo de preter kaj tra.

Zamenhof ofte uzis transe de anstataux (senmova) loka trans: Transe de la mallargxa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo.[FA2.58]

Movigxo «

Trans ankaux povas montri movigxon al la alia flanko de io per iro super aux sur gxi:

  • La kantado de la parohxanoj [...] penetradis trans la strato gxis la kontrauxe staranta domo.[FA3.103] = ...penetradis al la alia flanko de la strato...

  • Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.[PE.1888] = ...al la alia flanko de limo...

  • Matene la vojo kondukas trans sxvelintaj riveroj.[FA1.146]

Trans + direktaj rolmontriloj «

Oni povas uzi trans kune kun direkta N-finajxo por akcenti, ke temas pri movigxo al loko aliflanke de io:

  • La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.[FE.26] = ...al trans la rivero... Cxi tiu Fundamenta frazo montras la eblon fari distingon inter trovigxo aliflanke de io, kaj movigxo al la alia flanko de io. La uzado de Zamenhof tamen montras, ke direkta N-finajxo ne estas deviga cxe mova trans.

  • La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo.[FA1.140]

  • La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton![FA3.105]

Komparu kun similaj uzoj de cxirkaux, preter, tra kaj kontraux.

Oni povas ankaux uzi de aux el antaux trans por montri movigxon de aux el loko aliflanke de io:

  • Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro.[Kr2.20] = ...de loko, kiu trovigxas aliflanke de la maro.

  • Belaj rakontoj el trans la montoj.[PE.162]

Trans kaj tra «

Ne konfuzu trans kun tra. Transmovo iras super aux sur io. Tramovo iras ene de io:

  • Sxi saltis trans barilon. Sxi saltis super la barilo al la alia flanko.

  • Sxi kuris tra barilon. Sxi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.

  • Ili iris trans la ponton. Ne: *...tra la ponton*, cxar oni iras sur ponto, ne en ponto. Komparu: Jen vi vidas ankaux la fortan Majnan ponton [...] kaj tre multe da homoj, veturiloj kaj cxevaloj sendangxere transiradas gxin.[Rn.20]

  • Trans la busxon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la dauxro de la tuta interparolado glitis nun rideto.[M.31] La rideto glitis ne en la busxo, nek flanke de la busxo, sed gxuste sur la busxo.

  • Kavalirajxon oni metas al vi trans la sxultron.[Rz.83] La kavalirajxon (ordenan rubandon) oni metas sur la sxultron etendante gxin de la brusto gxis la dorso. Tra donus tute alian signifon.

Iajn lokojn oni povas rigardi cxu kiel spacon, cxu kiel surfacon. Tiam oni povas elekti sur aux en, trans aux tra, lauxplacxe:

  • Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo.[FE.40] La cxielo estas rigardata kiel spaco, en kiu kuris la fulmo.

  • Tiu stelo tre luma, kiun vidas vi, en sia kurado trans arkajxo la cxiela [...][H.3] La cxielo estas rigardata kiel surfaco, sur kiu kuris la stelo.

  • Sur strato kaj en strato estas suficxe egalaj, sed tra strato kaj trans strato estas tre malsimilaj. Iri tra strato signifas "iri en la strato laux gxi de unu loko al alia". Iri trans strato signifas "iri sur la alia flanko de la strato", aux "iri al la alia flanko de la strato". Por la lasta signifo oni povas por klareco diri iri trans straton (efektive oni plej ofte diras transiri straton.)

Maltrans «

Logika, sed apenaux uzata, estas maltrans = "sur tiu cxi flanko de": Vi eraras. Tiu urbo ne trovigxas trans la rivero, sed maltrans gxi. = ...Tiu urbo ne trovigxas aliflanke de la rivero, sed cxi-flanke de gxi. Atentu pri la akcento: mAltrans. Anstataux maltrans oni provis la novan rolvorteton cis. Plej bona alternativo estas tamen cxi-flanke de.

Vortfarado «

Transa, transe = "aliflanka, aliflanke": Sxi transflugis sur la transan bordon.[FA3.3] Transe de la maro trovigxas lando tiel same bela, kiel cxi tiu.[FA1.106] En gxi estis skribita pri la vivo transe de la tombo.[FA3.117] (= ...aliflanke de la morto, post la morto.)

Transigi = "movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon, aliformigi": Ili persxipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la dauxro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino.[FA4.19] Kiam sxi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis.[FA1.104] La mova energio estos transigita en varmon.

Transigxi = "iri trans ion, iri al alia loko": Per sxipeto ili transigxis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transigxi kun mi en alian logxejon.[Rz.30]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva