PMEG

Neoficialaj rolvortetoj

Okazis provoj enkonduki novajn rolvortetojn en Esperanton, sed tio nur malfacile eblas (same kiel en aliaj lingvoj). Jen sekvas tamen klarigoj de tri neoficialaj rolvortetoj, kiuj iom trovis uzadon.

Cis «

Cis = "sur tiu cxi flanko de, maltrans": Ili logxas cis tiuj montoj. = Ili logxas sur tiu cxi flanko de tiuj montoj (proksime de ni). La rolvorteto cis estas malmulte uzata en la praktiko. Oni diru cxi-flanke de, sur tiu cxi flanko de aux eventuale maltrans. Teorie oni povus uzi direktan N-finajxon post cis, same kiel post trans: La malamika armeo iris cis la limriveron. = ...sur nian flankon de la limrivero.

Cis estas pli ofta en vortfarado: cisalpa = "cxi-flanka de la Alpoj", cis-Danube = "cxi-flanke de Danubo", Cisganga Hindujo = "tiu parto de Hindujo, kiu estas okcidente de la rivero Gango" (la nomoj Cisganga Hindujo kaj Transganga Hindujo montras Euxropan perspektivon, sed Esperanto estas tutmonda lingvo, kaj oni ordinare evitu tiajn vortojn). Cis ankaux trovigxas en propraj nomoj kaj sciencaj vortoj, kie oni prefere rigardu gxin kiel parton de la radiko. Tiaj vortoj normale kontrastas al simila formo kun "trans": CiskejoTranskejo (Bantuaj hejmlandoj en Sud-Afriko, kiuj trovigxas respektive sude kaj norde de la rivero Granda Kejo), cisbutenotransbuteno (kemiaj kombinajxoj, kiuj havas certajn elementojn respektive samflanke kaj malsamflanke de centra strukturo).

Far «

Far estas uzata de iuj Esperantistoj anstataux de por montri aganton cxe agaj O-vortoj aux cxe pasivaj participoj: Morgaux okazos akcepto de la urbestro. Morgaux okazos akcepto far la urbestro.. Sxi estas amata de cxiuj.[FG] *Sxi estas amata far cxiuj.*

De havas multajn signifojn, kaj iafoje konfuzo efektive povas estigxi. Tiam oni normale uzas fare de por klare montri, ke temas pri aganto (senca subjekto): Morgaux okazos akcepto fare de la urbestro. Mi legis la tradukon de Hamleto fare de Zamenhof. Iuj opinias, ke fare de estas tro longa, kaj tial mallongigas al far.

Laux la Fundamento, en pasivo la rolmontrilo de aganto estas de. Far estus do rekte erara cxe pasiva participo, cxar tio rompus Fundamentan regulon. (Aldono de fare cxe pasiva participo ne estas eraro, sed estas preskaux cxiam superflua.) Rilate al agaj O-vortoj far ne estas rekte erara, sed tamen superflua aldonajxo al la lingvo. La okazoj, kiam de efektive povas kauxzi malklarecon, estas tre maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu por montri aganton la esprimon fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por cxiuj Esperantistoj. Gxuste cxar fare de estas tiel malofte bezonata, gxi ne estas tro longa.

Fri «

Fri estas komerca fakvorto. Gxi montras, ke prezo aux pago inkluzivas ion, ekz. transporton al certa loko: La prezo estas mil dolaroj fri haveno. = ...inkluzive pagon por transporto gxis haveno. La prezo estas mil dolaroj fri dogano. = ...inkluzive kostojn por dogano. Fri estas uzata nur en faka lingvajxo. En ordinara lingvajxo oni ne uzu gxin, sed nepre montru la signifon klare per pluraj vortoj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva