Cxe aktiva participo kun A-finajxo aux E-finajxo (...anta, ...inta, ...onta, ...ante, ...inte, ...onte), de-esprimo havas la samajn signifojn kiel cxe verbo:
Ni estis vojagxantaj de lando al lando. = ...vojagxis de lando al lando.
Rugxigxinte de honto sxi forkuris. = Post kiam sxi rugxigxis de honto...
Ne parolu al li antaux ol li estos trankviligxinta de la sxoko. = ...antaux ol li trankviligxos de la sxoko.
Aktivaj participoj kun O-finajxo (...anto, ...into, ...onto) montras personon (iafoje ajxon), kiu faras, faris aux faros agon. Cxe tiaj vortoj de-esprimo cxiam montras la sencan objekton de la ago:
Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.[FE.22] La savanto savos la mondon. De montras objekton.
La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.[FE.37] Ili konfesas unu (saman) religion.
Cxiuj logxantoj de regno estas regnanoj.[FE.37] Ili logxas la regnon.
Rilate al pasiva participo (...ata, ...ita, ...ate, ...ote, ...ato, k.t.p.), de cxiam montras sencan subjekton, aganton:
Sxi estas amata de cxiuj.[FG] Cxiuj amas sxin.
Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi.[FE.25] Mi acxetas la komercajxon.
La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.[FE.25] Mi acxetis la surtuton.
La sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.25] Mi ne pagos la sxuldojn.
Li staras kvazaux frapita de fulmo.[Rt.92] Sxajnis, kvazaux fulmo frapis lin.
La montoj estis kovritaj de negxo.[FA1.136] Negxo kovris la montojn.
Ili estas konatoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.
Oni ankaux povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri aganto: La infano estis forprenita fare de la patrino. Laux Fundamenta regulo la rolmontrilo por aganto en pasivo estas de. Malklareco do principe ne povas estigxi. Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon cxe pasiva participo, oni normale devas tion montri klare per disde, for de, ekde aux simile: La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis gxin de la patrino. Iafoje oni povas uzi al en cxi tiaj okazoj.