PMEG

Alvoko

La frazrolo alvoko montras, al kiu la eldirajxo estas celata. Alvoko tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aux komoj. Alvoko estu cxiam sen rolmontrilo:

  • Karlo, venis posxto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.

  • Elizabeto, cxu vi scias, kie la hundo estas?

  • Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaux.

Oni neniam uzu la artikolon la antaux alvoko.

Oni povas ankaux uzi titolon aux alispecan vorton por alvoki:

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro![FE.10] Oni titolas la alparolaton per la vorto sinjoro.

  • Sinjoroj, vi estas negxentilaj.[FE.16]

  • Estimata prezidanto, mi sxatus fari jenan proponon.

  • Patro, cxu mi povas iri al kinejo?

Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:

  • Infero kaj diablo![Rt.16]

  • Dio, savu min![Rt.122]

  • Mil diabloj!

Alvoko al ia potenco, kiu iel donas forton al la eldiro, ankaux aperas kun rolvorteto, ekz. per, pro aux je: Pro la cxielo, havu kompaton![Rt.57]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva