PMEG

Je

Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en cxiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron, sed gxi aperas ankaux en diversaj aliaj okazoj.

Gxenerale oni ne elektu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finajxon anstataux je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.

Tempopunkto «

Je plej ofte montras horon:

  • Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.[Rt.109]

  • Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaux la deka (horo).

Legu pli detale pri horoj.

Tempopunkta je uzigxas ankaux cxe nomoj de festoj:

  • Tio okazis je Pasko.

  • Je Kristnasko mi vizitos mian patrinon.

La rolvorteto al havas cxe festonomoj specialan signifon.

Ankaux aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:

  • Je la lasta fojo mi vidas lin cxe vi.[FE.29]

  • Je la vespero la cxielo kovrigxis je nuboj.[FA1.53]

  • Li revenos hejmen je la plenluno.[SS.7] Cxi tie je helpas montri, ke la plenluno estu komprenata kiel tempa vorto. N-finajxo anstataux je apenaux funkcius bone en tiu frazo.

Mezuro «

Je povas montri mezuron, sed N-finajxo estas pli kutima. Mezura je estas tamen suficxe ofta cxe mezuraj priskriboj de pli aux malpli, cxe tre longaj mezuresprimoj, kaj cxe vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finajxon:

  • Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi.[M.155] = ...duonon da kapo pli alta ol mi.

  • La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antauxigxis al li je tuta horo.[FA3.97] Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Cxi tie oni povus ankaux uzi per.

  • En rapideco ili preterpasis sxin je kelke da pasxoj.[M.202] Kelke ne povas ricevi N-finajxon.

Legu ankaux pri pri matematika uzo de je.

Mankajxo, abundajxo, sopirajxo «

Cxe diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio mankas aux abundas, aux tion, al kio oni sopiras:

  • Gxi estas libera je mankoj. Aux ...de mankoj.

  • Ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino.[Rgx1.15]

  • Abram estis tre ricxa je brutoj, argxento, kaj oro.[Gn.13]

  • La cxielo kovrigxis je nuboj.[FA1.53] Aux ...per nuboj.

  • Glaso da vino estas glaso plena je vino.[FE.32] Aux ...plena de vino.

  • Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux: mian perditan felicxon).[FE.29]

  • Kiam sxi unu fojon gustumis inkon, sxi farigxis soifa je gxi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon.[BV.26]

Korpa aux anima stato «

Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa aux anima stato:

  • La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktivito.[FK.220]

  • Sxi gravedigxis je gxemeloj.

  • La regxo de la lando malsanigxis je tre profunda melankolio.[FA3.72]

  • Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo.[H.46]

Korpoparto tusxata aux malsana «

Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tusxatan de preno, kapto, malsano k.s.:

  • Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzus per.

  • La hundoj jxetis sin sur la jugxistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj jxetis ilin.[FA1.6]

  • La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.[FA1.8]

  • En la tridek-nauxa jaro de sia regxado Asa malsanigxis je siaj piedoj.[Kr2.16] La malsano "kaptis" la piedojn.

  • Li estas malsana je la brusto.

  • Li estis lama je siaj ambaux piedoj.[Sm2.9]

Diversaj komplementoj kaj priskriboj «

  • En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l' animo.[OV.358] Kredi je iu aux je io = "kredi, ke tiu aux tio vere ekzistas". Kredi ion, al io, pri io = "kredi, ke tio estas vera". Kredi al iu = "kredi, ke tiu diras la veron".

  • Li edzigxis je sxi.[FE.23] Nun oni uzas kutime al aux kun: Sxi edzinigxis kun sia kuzo.[FE.39]

  • Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.

  • Kabinetaj provoj [...] kalkulas je gxia preteco pionire oferi sian tempon.[FK.230] (Gxi = la mondo). En siaj kalkuloj (= planoj) ili inkluzivas la pretecon de la mondo oferi sian tempon. Ankaux eblas diri ...kalkulas pri la preteco...

  • La regxo vetis kun li je ses berberaj cxevaloj.[H.163] La venkonto en la veto gajnos la cxevalojn. Oni povas ankaux uzi pri.

  • La pozon duonkusxan sxi sxangxis je pozo sida.[M.152] Por rezultoj de sxangxigxo oni uzas pli ofte en + N-finajxon.

  • Sxi ne malvolonte sxangxus lin je nova amanto.[BV.36] Por ricevajxo post intersxangxo oni uzas normale kontraux.

  • Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En cxi tiaj alvokoj de supera potenco oni normale uzas pro aux per, sed je estas tre bona alternativo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva